Tradukilo

30.12.2013

La fino de jaro de Julian Tuwim

Saluton. La jaro 2013 estis oficale jaro de Julian Tuwim. Tuwim estis ega pola verkisto kaj Esperantisto. Nun finiĝas lia jaro.

Mi skribis pri tio ĉi tie: Jaro de Julian Tuwim.

13.12.2013

Muziko de Pokemono

Saluton. Ĉu vi memoras plu Pokemonojn? Mi jes, sed mi ĵus malkovris muzikon de la televidserio. Ĝi estas mirinda.

En YouTube estas elekto de lingva versio



Ligiloj:

Tuta pola albumo KD "Złap je wszystkie" (sufiĉas klaki simbolon de Play)

9.12.2013

Pri Esperanto en gazeto

Saluton. En decembra numero de gazeto "Brohoof" aperis artikolo pri la Esperanto. Dankon por artikolo al aŭtoro.

Brohoof estas ĉiumonata revuo por fratponeoj (bronies). Fratponeoj estas plenkreskaj ŝatantoj de televidserio "My Little Pony" (pri poneoj).

Ligilo: Decembra numero de Brohoof (pole, paĝo 29)

30.11.2013

Lasta tago sen kafo kaj teo

Saluton. Mi ne trinkas kafon kaj teon jam de 8 tagoj, sed morgaŭ estos fino la paŭzo :)

Cetere hodiaŭ ĉe mi unue neĝas. Bedaŭrinde, la neĝo ne restos, ĉar estas +1 grado da Celsio.

28.11.2013

La novigo de Vindozo 8

Saluton. Antaŭ hieraŭ mi novigis Vindozon al versio 8.1. Homoj skribis interrete, ke ili estis havintaj grandajn problemojn post la novigo. Feliĉe mi havis nur problemon kun programaro de printilo, sed sufiĉis reinstali ĝin. Versio 8.1 estas pli amika por homoj, kiuj ankoraŭ bone ne konas Vindozon 8.

Mi ne scias kial, sed al mi doloras gamboj :(

Jam de 6 tagoj mi ne trinkas kafon kaj teon. Plu nur kelke da tagoj de la paŭzo :)

23.11.2013

La 4-a sezono de My Little Pony

Saluton. Hodiaŭ estas tago, por kiu atendis ĉiuj bronies (Esperante fratponeoj) dum multe da monatoj. Hodiaŭ estas komenco de 4-a sezono de televidserio My Little Pony (Esperante Mia Eta Poneo).

Twilight Sparkle alicorn
Twilight Sparkle
Mia Eta Poneo en Vikipedio (EO)


Cetere hodiaŭ estas mia 1-a tago sen kafo kaj teo, sed tio ne estas nenormala tago, ĉar mi kutime ne trinkas kafon kaj teon ĉiusabate.

22.11.2013

La paŭzo de kafo kaj teo

Saluton. Mi decidis, ke mi de morgaŭ faros paŭzon de kafo kaj teo, ĉefe de kafo. La paŭzo daŭros ĝis dimanĉo 1-a de decembro.

19.11.2013

La gasto

Saluton. Hieraŭ vespere venis mia fratino. Mia fratino loĝas ĉe sia edzo, sed ŝi venis al hejmo por 2 tagoj kiel gasto.

16.11.2013

La nova tapetopupitro

Saluton. Hieraŭ mi ŝanĝis tapetopupitron en mia komputilo.

Mi ne havas pri kio skribi, tempon ankaŭ tro multe, sed mi volis doni signon de vivo.

15.10.2013

NESbox.com jam en Esperanto

Saluton. Mi ne volas laŭdiĝi, sed mi tradukis retpaĝon al Esperanto. NESbox.com estas retpaĝo kun ludoj NES kaj SNES, kiujn eblas ludi interrete.


Bildoj

Simbolo de NESbox.com
Simbolo de NESbox.com

Ludoj NESLudoj NES

Ludoj NES

Kompreneble, ludoj estas pli multaj.

Ligiloj

Mia enskribaĵo: NES (Pegasus)



Novaĵo
Esperanta versio estas korektita de @Novatago. Dankon al li.

Agrablan ludon :)

1.10.2013

La Monda Tago de Vegetarismo

Saluton. Hodiaŭ estas La Monda Tago de Vegetarismo. La festo estas en ĉiu jaro kaj ĝi reklamu vegetarismon.

Meme mi ne estas vegetarano, sed mi opinias, ke tio estas interesa kaj bona ideo.

30.09.2013

Mia nova muzika amo

Saluton. Lastatempe tiu kanto plaĉiĝis al mi, do mi ekpensis, ke mi tradukos ĝin.



Beat Magic - Lecimy (Esperante "Ni flugas")

[1]
Kvankam nur dum kelke da horoj mi konas vin
Mi volas transpori kun vi en tute alian mondon
Ĉi tie estas via zono
Permeso ĵus estas por starti
Donu sian manon!
Kune ni flugos.

[refreno]
Malindo de vortoj
Urbo malaperis ien
Malindo de vortoj
Tiel estas plezure
Malindo de vortoj
Ili ne estas bezonaj, ni flugas super nuboj
Malindo de vortoj
Estas tiel malpeze al ni
Malindo de vortoj
Tio daŭru eterne
Malindo de vortoj
Diru nenion, ĉar ni jam havas nian nivelon

[2]
Nenio estas pli bona ol subĉiela flugo
Dum tie ni rapide koniĝas
Vidu malsuperen, nia havenzono
Nun estas alteriĝo de tempo
Vi jam ne devas timi fortajn turbuladojn.

[refreno]
...

[refreno]
...


Mi ne havas certon, ke ne estas erarojn.

Filmeto

19.09.2013

Kial Esperanto?

Saluton. Mi eniris en artikolon pri Fluganta Spagetmonstro en la pola Vikipedio. Mi tiam rimarkis, ke apud angla nomo estas Esperanta nomo. Kial?

Kompreneble, estas agrabla por ni, Esperantistoj, sed stranga. Kial Esperanta nomo en la pola Vikipedio?

Fluganta Spagetmonstro en la pola Vikipedio
Parto de artikolo pri Fluganta Spagetmonstro en la pola Vikipedio (fonto)

Pri Fluganta Spagetmonstro en la Esperanta Vikipedio

16.09.2013

Mia naskiĝtago

Saluton. Hodiaŭ estas mia naskiĝtago. Mi volis skribi tion antaŭe, sed mi havis problemon de interreto kaj familian kongreson.

10.09.2013

Riparo de komputilo kaj pri mia komputilo

Saluton. Mi sukcesis ripari komputilon. Ne laŭdante min, mi mem riparis :)

Mi promesis al Vi, ke mi skribos pri mia nova komputilo.

Firmao: Samsung
Speco: portebla komputilo
Mastrumsistemo: Vindozo 8
Ekrano: sublumilo LED, 15', opaka

Bedaŭrinde, mankas sublumilo por klavaro :(

Tio estas ĉio, kion mi volis skribi pri mia komputilo.

8.09.2013

Eraro en nova komputilo :(

Saluton. Mi volis hodiaŭ skribi pri mia nova komputilo. Bedaŭrinde, pro iu eraro la komputilo ne funkcias. La komputilo senĉese reekas.

Feliĉe mi plu havas malnovan komputilon :)

2.09.2013

Mi povas atendi por vintro

Saluton. Mi havis sabate kolekti de terpomoj. Mi ĝojas, ke tio jam estas post mi. Ankaŭ ligno estas hakita. Mi nun povas pace atendi por vintro :)

8.08.2013

Paneo de interreto

Saluton. Hieraŭ ĉe mi estis paneo de interreto. Alta veturilo paneis telefonan lineon. Feliĉe hodiaŭ lineo estas riparita.

6.08.2013

Viando el In Vitro

Saluton. Ĵus, perfekte hieraŭ, mi eksciis kulturan viandon, alie nomate "viando el In Vitro". Iu nederlanda sciencisto, doktoro Mark Post, kulturis viandon por burgero. La sciencisto asertas, ke tio estos malpli multekosta kaj pli amika por medio ol kutima viando.

Mi apogas tion kaj mi volonte gustumus kulturan viandon. Kompreneble, mi esperas, ke future estos libero de elekto, ĉar ne ĉiu volos manĝi kulturan viandon.

Viando el In Vitro

2.08.2013

Mi plu vivas

Saluton. De longe tempe mi ne skribis ĉi tie, sed mi plu vivas. Ĉe mi okazas nenio nun, do mi ne havas pri kio skribi.

9.07.2013

Mia eta poneo en Esperanto

Saluton. Esperantisto, SleepWalkDroid, asertas, ke li tradukis tutan unan sezonon de "Mia eta poneo". Tio estas bona novaĵo, ĉar mi opinias, ke Esperanto devas esti ĉie, kie estas populareco. Poneoj estas nuntempe popularaj kaj persone mi ŝatas ilin.

SleepWalkDroid skribis: Saluton ĉiuponeo! mi tradukis la tutan unuan sezonon de Mia Eta Poneo sed bedaŭrinde mi ne povas alŝuti ĝin al Youtube... (Vi ĉiuj jam scias la kialon) do momente mi alŝutas la kanton kaj espereble iam vi povos spekti ĝin plene. Elkore: Mekjo Tradukoj (fonto)


Opening de "Mia eta poneo" en Esperanto

Dankon al SleepWalkDroid



Mi ankaŭ iam tradukis Opening-n, sed unue - mi tradukis polan version, due - mi ne estas tia bona Esperantisto, kia SleepWalkDroid.

2.07.2013

Weekend - Ona tańczy dla mnie en Esperanto

Saluton. Jam de longe mi tradukis neniun kanton. Hodiaŭ mi tradukis "Ona tańczy dla mnie" de Weekend. Tiu kanto, de kiu Poloj estas fieraj, ĉar ĝi estas en 100 vole vidataj muzikfilmetoj en YouTube, kvankam ĝi estas pola kanto.



Ona tańczy dla mnie - Ŝi dancas por mi

[refreno]
Mi ŝategas ŝin, ŝi ĉi tie estas
kaj ŝi dancas por mi,
ĉar perfekte ŝi scias tion, ke mi forkaptos ŝin,
kaj en koro mi kaŝos ŝin sur fundo. /x2

[1]
Mia knabino ofte rigardas al miaj okuloj,
Mi ne kaŝas, tio kaŭzas plezuron,
kiom mi amas ŝin, nur mia koro scias,
dum ŝi kisas min, mi redonus ne unuon.
Ŝiaj ŝultroj estas fino de doloro por mi,
ĉar mi sentas, kiel gustumas amo,
kaj ĉiun momenton mi deziras redoni,
ĉar ŝi estas indas de tio, nenio ŝanĝis,
ĉar mi deziras ŝin, ĉar mi deziras ŝin

[refreno]
...


28.06.2013

Mi spektis la televidserion en televido

Saluton. Hieraŭ mi unufoje spektis televidserion "Mia eta poneo" en televido. Ĝis tiu tempo mi vidis la televidserion nur en l'interreto.

Unue - mi hieraŭ havis liberan hejmon. Due - ekde ne longe mi havas aliron al televido Mini Mini+.

27.06.2013

Mi ekamis porteblajn komputilojn

Saluton. Mi en ne malproksima tempo ne ŝatis porteblajn komputilojn, sed nun mi ŝatas, kaj eĉ ŝategas, porteblajn komputilojn. Mi opiniis, ke porteblaj komputiloj ne estas komfortaj. Nune mi scias, ke eble kutimiĝos al porteblaj komputiloj. Eĉ tuŝplato ne estas jam problemo por mi. Malgranda kvalito de laŭtparoliloj ankaŭ ne estas problemo, ĉar muziko eblas aŭskulti per aŭskultiloj.

Mi povas uzi porteblan komputilon, kiam mi ne povis uzi normalan komputilon. Temas pri tio, ke miaj fratinoj ŝatas dormi ĝis tagmezo, kaj en ilia ĉambro staras normala komputilo. En kazo de portebla komputilo tio ne estas problemo. Tio farigas porteblan komputilon bonega.

Mi jam scias, ke mia nova komputilo estos portebla.

19.06.2013

15.06.2013

La morto kaj sepultado de frato :(

Saluton. Dum kelke da tagoj mi ne estis en interreto pro la morto kaj sepultado de frato.

Jes, mi memoras, ke mi skribis en antaŭa enskribaĵo pri reveno de frato el hospitalo, sed l'vivo iam estas stranga :(

3.06.2013

Post geedzigo

Saluton. Jam estas post geedzigo. Mi sentas malbone dum tiaj entreprenoj, ĉar mi estas 5-a rondo ĉe ĉaro. Ĉiuj babilas kaj ludas, nur mi sidas silente en angulo, sed tiomete da alkoholo savas situacion.

29.05.2013

Geedzigo de mia fratino

Saluton. Baldaŭ (pli perfekte en sabato) estos  geedzigo de mia fratino.

Bedaŭrinde mi havas nenion pli diri hodiaŭ.

26.05.2013

Mia komputilo estas paneita :(

Saluton. Mia 7-jara komputilo estas tute paneita. Mi nun havas porteblan komputilon, sed mi ne scias, kiom da tempo, ĉar la portebla komputilo ne estas mia.

21.05.2013

Vizito ĉe dentisto

Saluton. Morgaŭ mi veturos al dentisto, sed mi ne timas, ĉar tio estos kontrola vizito. Temas nur pri kontroli kuracan plumbaĵon.

Cetere mi havas problemon kun mia komputilo, do mi estas deviga uzi porteblan komputilon. Tio estas terura por mi, ĉar mi kutimas al komputilon :(

15.05.2013

Mia Esperanto iras al arbaro :(

Saluton. Lastatempe mi malpli ofte skribas en la blogo. Unue - printempo kaj malsano de frato aldonis al mi laboron. Due - manko de temoj kaj lerteco de uzi Esperanto. Trie (eble plej grave) - en ĉiu libera momento mi legas rakontojn fan fiction pri poneoj (vidu mian antaŭan enskribaĵon).

Bedaŭrinde ankaŭ mi malpli lernas kaj legas Esperante. Tio kaŭzas, ke mia Esperanto, kiu estas apenaŭ en nivelo A, iras al arbaro. Mi esperas, ke future estos pli bona.

Revenante al poneoj, mi povus diri, ke rakontoj fan fiction estas pli bonaj ol televidserio. Mi nun estas antaŭ legi 2 tre longajn, sed eble interesajn, rakontojn.

8.05.2013

Mi malkovris fine sian sunon :)

Saluton. Antaŭ longe mi ne skribis ĉi tie. Pardonu, sed mi ne havis laste tempon, ĉar mi malkovris fine sian sunon. Ĉu Vi memoris, kiam mi skribis pri Mia eta Poneo: Amikeco estas magia? Mi plu ŝatas la televidserio, sed mi pli tre ekŝatis legi Fan Fiction* pri la televidserio. Tio estas mia suno :)

*Fan Fiction - ŝatanta romano/rakonto, Fan Fiction estas skribata de ŝatantoj por ŝatantoj

Bildo pri "My Little Dashie" Bildo pri "My Little Dashie"
Bildoj pri "My Little Dashie"

Bildo pri "The Incredibly Dense Mind of Rainbow"
Bildo pri "The Incredibly Dense Mind of Rainbow"

Bildo pri "Silent Ponyville"




Cetere mi laboras ĉe ligno. Tio ankaŭ absorbas mian tempon.

3.05.2013

15-a datreveno de morto de hide

Saluton. Antaŭ 15 jaroj, 2-an majon 1998, mortis hide (skribi per malgranda litero). Hide estas arta kaŝnomo de Hideto Matsumoto, kiu estis gitaristo de J-roka muzikgrupo X Japan. La X Japan estas legendo de japana roko. Hide ankaŭ estas legendo de J-roko. Hide ĝis hodiaŭ havas multe da ŝatantoj en la tuta mondo.

Tombo de Hideto Matsumoto (hide)
Tombo de Hideto Matsumoto (hide)
Hideto Matsumoto (hide)
Hideto Matsumoto (hide)



La hide post halti ekzisto de X Japan provis esti solisto. Poste X Japan reaktiviĝis, sed bedaŭrinde post morto de hide.



Mi ŝatas J-rokan muzikon, do mi iam skribis pri J-roko. Danke al hide mi ekkonis la muzikon.

Ligiloj
Pri X Japan en Vikipedio

29.04.2013

Shazza - Bierz Co Chcesz en Esperanto

Saluton. Shazza estis granda stelo de muziko nomata en Pollando disco polo dum '90-aj jaroj. Pri ŝia plej populara kanto nun rememorigas al ni televidreklamo. Mi ekvolis traduki la kanton.



Prenu, kion vi volas

Ne diru, tio ne eblas
Ne rigardu naive tiel
Ĉiu havas sian nomon,
Ĉiu havas du korojn,
Sed ne mi,
Tio ne mi

[refreno]
Prenu, kion vi volas, prenu ĉiom
Kion mi nur havas
Prenu, kion vi volas, eĉ pluvon,
Kaj de haroj venton.

Mi nenion havas por ekperdi,
Mi havas nenion krom vin,
Ne diru al mi "ĝis la revido",
Ne prenu al mi vin.
Ĉe mi estu,
Ĉiam estu.

[refreno]
...


23.04.2013

Winter Wrap Up (8-Bit) de Mia eta Poneo

Saluton. Mi kiel infano ŝatis ludi per ludkonzolo, kiu estas 8-bita. Eblas ekdiri, ke tio estas kunligo du miajn nunajn hobiojn.


Ĝi estas unu el mia pli ŝatata kanto de televidserio "Mia eta Poneo" en versio 8-bita. La ĉefverko de @RainbowCrash88


Originala versio


"Winter Wrap Up" en originala versio


Ligiloj
Miaj enskribaĵoj pri la televidserio: Mia eta Poneo: Amikeco estas magia kaj pri ludkonzolo NES: NES (Pegasus)

20.04.2013

Devilish kaj unu kanto tradukita de mi

Saluton. Ĉu Vi aŭdis pri Devilish? Ĝi estas unua nomo de Tokio Hotel. Miaopinie tekstoj skribitaj de juna Bill Kaulitz estas bonegaj. Mi ekvolis traduki unu el ili. Kompreneble mi tradukis polan tradukon, ĉar mi preskaŭ neniom scias germanan lingvon.



Belega knabino el kosmo (originala titolo "Schönes Mädchen aus dem All")

Belega knabino el kosmo, kiam vi volas.
Venu.
Mhhhmmm
Vi ne ekzistas, vi ekzistas ankoraŭ
Sed nur en miaj sonĝoj...
Vi ne ekzistas, vi ekzistas ankoraŭ
Sed nur en miaj pensoj.

Kiam iu demandas, kiel ŝi aspektas?
Tiam mi diras: "mi ne scias, simple dolĉa knabino"
Belega knabino el kosmo, kvankam belega, flugu.
Ni renkontos lastan fojon
Tio estas mia lasta deziro.

[refreno]
Belega knabino el kosmo, mi amas vin, bonvolu veni.
Mhhhmmm
Belega knabino el kosmo
Bonvolu veni
Mhhhmmmm

[refreno]
...


En tiu filmeto estas videblaj titoloj de aliaj kantoj de la muzikgrupo


Mia simila enskribaĵo: Tokio Hotel - Schrei en Esperanto

16.04.2013

Mi estas ateisto

Saluton. Hodiaŭ mi skribos, ke mi estas ateisto. Multe da homoj opinias, ke ĉiu ateisto estas malbona kaj ĉiu ateisto devus esti silenta. Laŭ mi tio estas bona, ke ateistoj kaj aliaj minoritatoj publike diras, kiuj estas, ĉar tiel ili per propra ekzemplo kontraŭas malbonajn kliŝaĵojn.

Afiŝtabulo: mi ne mortigas, mi ne ŝtelas, mi ne kredas
Afiŝtabulo: mi ne mortigas, mi ne ŝtelas, mi ne kredas...

12.04.2013

Mia eta Poneo - eka kanto en Esperanto

Saluton. Mi ree ekvolis traduki kanton. Tiukaze kanto estas el tre populara televidserio por infanoj, pri kiu mi jam skribis. Mi tradukis polan version.

Mia enskribaĵo: Mia eta Poneo: Amikeco estas magia



Eka kanto

Mia eta Poneo
Mia eta Poneo
Aaa...!

Mia eta Poneo
Kun ĝi ĉiutage mi sentas guston de amikeco

Mia eta Poneo
Kiam mi ekvidos ĝin, mi pelas kiel vento

Sentema koro
Sorĉo de magio
Granda donaco de nia amikeco

Ni kune havas potencon da aventuroj
en lando de revoj kune dum tago kaj nokto...

Hoj, mia poneo
Brilo de magio envolvu nin




11.04.2013

Pruntejo Veturilo

Saluton. La printempo iras, do ree eblas prunti biciklon en varsovia pruntejo Veturilo. Pola televido multe diris pri la pruntejo, sed bedaŭrinde neniom pri nomo de la pruntejo :( Kompreneble mi ne devas skribi, ke la nomo estas Esperanta.

Reklambendo de la pruntejo Veturilo
Reklambendo de la pruntejo Veturilo

Ligiloj
Pri Veturilo en Vikipedio
Retpaĝo de Veturilo

8.04.2013

Mia eta Poneo: Amikeco estas magia

Saluton. Mi promesis, ke mi skribos pli pri "Mia eta Poneo", do mi plenigas la promeson.

Mi ĵus komencis spekti animacion "Mia eta Poneo: Amikeco estas magia". Tio estas stranga. Kvankam  la animacio estas direkta al malgrandaj knabinetoj kaj iliaj gepatroj, la animacio estas spektata de eĉ plenkreskuloj kaj tio estas moda. De mia sperto mi scias, ke la animacio estas kiel fikutimo. Post spekti kelkajn partanimaciojn homo fariĝas ŝatanto de la animacio. Verŝajne tio estas mistero de sukceso de la animacio laŭ mi.

Titoloj
originale (angle) - My Little Pony: Friendship is Magic
pole - My Little Pony: Przyjaźń to magia
Esperante - Mia eta Poneo: Amikeco estas magia

Pri la animacio
La animacio estas pri poneino Twilight Sparkle, kiu volas lerni magion, sed princino Celestia rekomendas al ŝi lerni amikecon, ĉar amikeco estas plej grava magio. Twilight ekloĝis en urbeto Ponyville, kie ekkonas amikojn kaj havas multe da aventuroj. (pli en Vikipedio)

La ĉefaj personoj de Mia eta Poneo
La ĉefaj personoj. Maldekstre dekstren: Pinkie Pie, Rarity, Rainbow Dash, Twilight Sparkle, Applejack kaj Fluttershy.

Bronies
Ŝatantoj de la animacio havas specialan nomon. Ilia nomo estas "bronies". Verŝajne de vortoj "brother" kaj "pony".

Tio amuzigis min

Spike kaj Twilight
Spike rajdas per poneo Twilight
Draketo rajdas por savi ĉevalon (poneon) per ĉevalo :)

5.04.2013

La printempo ne estas

Saluton. Mi volis skribi pri la printempo, sed ĝi ne estas. Male, neĝo hieraŭ akiris super genuoj. Hieraŭ mi devis ellitiĝi en frua mateno por deneĝi.

Bedaŭrinde estas malvarma pro finiĝi karbo kaj ligno en mia hejmo, kaj speciale en mia ĉambro, sed mi ne ĉagrenas pro tio. Kuraĝe mi spektas en malvarmo animacion, kiun mi ŝatis de antaŭ ne longe. La animacio havas titolon Mia eta Poneo: Amikeco estas magia. Mi skribos pli pri tio future. Nun Vi povas eklegi en Vikipedio.

3.04.2013

Mi ne ŝatas malamulojn

Saluton. Homoj, pri kiuj mi skribos hodiaŭ, pole oni nomas ilin "hejterzy" [hejteĵy].

Mi ne ŝatas malamulojn. Mi ne ŝatas dekstrularajn malamulojn, ĉar laŭ ili devas persekuti minoritatojn. Mi ne ŝatas maldekstrularajn malamulojn, ĉar ili detruas bonan nomon de maldekstrularo. Mi eĉ ne uzas portalojn, en kiuj estas tro multe da malamuloj.

25.03.2013

Tokio Hotel - Schrei en Esperanto

Saluton. Mi ekvolis, ke mi tradukigos kanton de Tokio Hotel. La kanto estas unu el pli popularaj kantoj de la muzikgrupo. Temas pri "Schrei". La kanto estas en germana lingvo, sed mi apogas pri pola versio.



Kriu

Vi ekstaras kaj ili diras al vi, kien vi devus iri
Kaj kiam jam vi estas tie, vi aŭdas ankoraŭ, kion vi devus pensi
Dankon, tio estis sekva vere sukcesa tago!
Vi ne diras kaj neniu demandas al vi, ĉu vi volas tion.

Ne ne ne ne ne ne ne ne
Ne ne ne ne ne ne ne ne!

Kriu!
Ĝis vi estos mem
Kriu!
Kaj se ĝi estas lasto
Kriu!
Eĉ, se tio faras doloron
Kriu tiel laŭte, kiel estas eble

Kriu...

Atendu ratkaptistojn, ili atendas ĉie
Ili persekutas kaj invadas vin el ilia kaŝejo
Ili promesas al vi ĉion, kion vi neniam deziris
Kaj estos tro malfrue, vi tiam bezonos...

Ne ne ne ne ne ne ne ne
Ne ne ne ne ne ne ne ne!

Kriu!
Ĝis vi estos mem
Kriu!
Kaj se ĝi estas lasto
Kriu!
Eĉ, se tio faras doloron
Kriu tiel laŭte, kiel estas eble

Revenu al eko, nun alvenas nia tempo
Permesu al ili scii, kiu vi estas
Kriu tiel laŭte, kiel estas eble, kriu!
Nun estas nia tempo

Kriu!
Ĝis vi estos mem
Kriu!
Kaj se ĝi estas lasto
Kriu!
Eĉ, se tio faras doloron
Kriu tiel laŭte, kiel estas eble

Kaj nun silentu

Ne!
Ĉar vi estas mem
Ne!
Ĉar ĝi estas lasto
Ne!
Ĉar tio tiel faras doloron

Kriu tiel laŭte, kiel estas eble
Ne! Ne! Ne! Ne! Ne! Ne!
Kriu tiel laŭte, kiel estas eble

Kriu!






Mi esperas, ke mi ne faris eraron.

22.03.2013

Klaku.net

Saluton. Se Vi volas montri interesajn Esperantajn ligilojn al Esperantistoj, la paĝaro estas por Vi. Se Vi volas vidi kaj klaki interesajn Esperantajn ligilojn, ankaŭ la paĝaro estas por Vi. Vidu mem Klaku!

Reklambendo de Klaku.net

19.03.2013

La senco ne ekzistas

Saluton. Eblas demandi: por kio homoj spiras? Por vivi. Eblas plu demandi: por kio homoj vivu? Tiel oni demandas eble verŝajne sen fino, do la senco ne ekzistas.

Trankviliĝu! Vi ne devas ĉagreni pro tio. Tio estas nur kuriozaĵo.

10.000 da ŝatantoj de Lernu en la Facebook

Saluton. Reta paĝaro Lernu havas jam 10.000 ŝatantojn en la Facebook. Gratulon. Mi rememoros, ke Lernu estas paĝaro, kiu lernas Esperanton. Mi skribis pri tio tie ĉi: Lernu.net - Lernu Esperanton ;)

Lernu en Facebook

Mi rekomendas ankaŭ oficialan Google+-paĝon pri Lernu kaj paĝo de Lernu.

Antaŭ ol mi legis pri Esperanto en interreto, mi ne sciis, ke Esperantistoj estas tiom multaj. Nun ŝatantoj Lernu en Facebook estas eĉ 10.000. Kaj kiom da Esperantistoj estas ĉiom? Verŝajne multe pli multe.

Simbolo de Lernu.net
Simbolo de Lernu.net

13.03.2013

Mi vivas

Saluton. Jam de antaŭe mi ne skribis. Ne ĉagrenu! Mi plu vivas kaj mi ne forlasos tiun blogon. Lastatempe mi ne havas temojn por skribi, sed baldaŭ mi havos. Tiuj temoj fariĝos nuntempa future.

Intertempe mi plenumas profilon en Google+. Mi ankaŭ ree legas romanon "Gerda malaperis!" de Claude Piron.

9.03.2013

Komentoj por ĉiuj kaj reveno de vintro

Saluton. Pardonu min. Hieraŭ mi rimarkis, ke malensalutantoj ne havas eblecon skribi komentojn en mia blogo. Feliĉe mi rimarkis la eraron kaj riparis ĝin. Ankaŭ de hieraŭ ne estas bilda tasko por skribi komentojn.

Cetere ĉe mi estas akra reveno de vintro. Jam printempa vetero estis, kaj nun ree estas vintro kaj multe da neĝo.

8.03.2013

Lech Wałęsa sendas gejajn deputitojn al lastaj vicoj de Sejmo

Saluton. Estas honto paroli pri tio, sed eksprezidento de Pollando Lech Wałęsa diris, ke gejaj deputitoj devus sidi ĉe lastaj vicoj de Sejmo, kaj eĉ post muro.

Laŭ mi sinjoro Wałęsa devus sidi ĉe lasta vico, ĉar li faras honton por Pollando montrante sian malamon.

Antaŭe ol ofendi iun, komence oni devas ekpensi, ĉu oni ne ofendas iun, kiu estas tre grava por ni. Oni devas ankaŭ havi kunsenton kaj empation.

6.03.2013

Kantoj de Lacurbo en Esperanto

Saluton. Mi pensis, ke mi provos min en traduko de kantoj. Kantoj estas simplaj, facilaj, por infanoj kaj de televidserio "Lacurbo". La televidserio estas islanda, sed mi tradukos polan version. Kantoj, kiujn mi tradukos, estas du.

Titoloj de televidserio
Originala islanda: Latibær
angla: LazyTown
pola: Leniuchowo
Esperanta: Lacurbo

Pli pri Lacurbo


Ĉio estas ebla
Na na na na na na na
Estas ebla ĉio
Na na na na na na na
Tio estas ebla tiel

Hoj!
Eĉ dum al vi en vivo iras tre malbone
Ne ĉagrenu
Kiam fariĝos nokte tago
Vi ekkonos tiom da ŝanĝoj
Kvankam vi scipovas mem

Ni kantu:
Na na na na na na na
Estas ebla ĉio
Na na na na na na na
Tio estas ebla tiel

Na na na na na na na
Estas ebla ĉio
Na na na na na na na
Tio estas ebla tiel





Bing Bang
Bing bang rikitang
Tiajn vortojn mi kantas dum danco
Bing bang rikitang
Kvankam la vortoj estas hodiaŭ sen signifo
Ne pigru, ĉar estas tempo de danco
Tiom da ĝojeco danco donos al ni.

Kune hop hop vi supren saltu
Turniĝu kaj sekvante klaku per manoj
Hop hop supren saltu
Plej grave estas ludi





En futuro mi eble provos traduki pli da kantoj.

2.03.2013

Mia paradizo

Saluton. Hodiaŭ mi prezentos mian imagaĵon de paradizo.

Estas nur unu afero, kiun deziras homo. Tio estas feliĉo, kaj pli perfekte sento de feliĉo. Do en mia paradizo estus nur sento de feliĉo. Ĉiuj aliaj aferoj estas senbezonaj. Amo, familio, bongusta manĝo, sukceso, vivo, ĝojeco, televido, manko de doloro, manko de enuo kaj multe da aliaj aferoj estas nur rimedo al celo. La celo estas sento de feliĉo, do sento de feliĉo estas sufiĉa.

Kio Vi pensas pri mia paradizo? Ĉu Vi ŝatus vivi* en mia paradizo? Kiel aspektas Via paradizo?

* En mia paradizo ne estus vivo, do ĝuste mi devas ekdemandi: Ĉu Vi ŝatus ekzisti en mia paradizo?

1.03.2013

Fabeloj de la Fratoj Grimm

Saluton. Mi ĵus finis legi "Fabelojn de la Fratoj Grimm". Mi legis por lerni Esperanton ne sciante, kiom da raviteco estos ĉe mi. Certe Vi pensas: "ĝi estas por infanoj". Vi estas erare. En "Fabeloj de la Fratoj Grimm" estas multe da sango kaj kruelo. Frato mortigas fraton, duonpatrino restas infanojn en arbaro pro malriĉeco, edzino de fiŝkaptisto volas esti papo, homo, kiu volas lerni timon, renkontas mortintojn kaj monstrojn, Kamarado Gaja ruzigis Sanktan Petron, princino ĵetas ranon al muro. Vi scios, kiel revivas homon. La fabeloj estas ankaŭ interesaj. Vi estos en mondo de kasteloj, gereĝoj, regnoj, belegaj princinoj, princoj, dirantaj bestoj, sorĉoj kaj Vi lernos Esperanton. Vi estos en mondo, en kiu bono ĉiam venkas. Mi rekomendas.

Vi konas nuntempan version, sed originalaj fabeloj estas tiaj, kiaj supere mi skribis.

Ĉiuj fabeloj estas 201, sed tradukitaj al Esperanton estas nur 28.

28.02.2013

Animacio de infaneco

Saluton. Dum mi estis eta infano, mi tre ŝatis spekti animacion "Dastardly and Muttley in their Flying Machines"*. Mi opiniis, ke la animacio estas plej amuza en la mondo. Bedaŭrinde dum mia infaneco mi povis spekti nur 2 epizodojn, ĉar mi spektis ĝin de VHS-kasetoj. Feliĉe mi nun povis ekspekti la animacion en televido.

La animacio estas tre simila al "Tom kaj Jerry" aŭ "Wile E. Coyote and Road Runner". Kvaropa Eskadro de Vulturo havas taskon kapti poŝtan kolombon, por ke la kolombo ne kapablu transporti leterojn. Kompreneble la Eskadro de Vulturo detruis multe da aviadiloj kaj aliaj veturiloj. Kontraŭe ol en "Tom kaj Jerry" kaj "Wile E. Coyote and Road Runner" en la animacio estas dialogoj kaj estas pli multe da figuroj. La animacio estas de jaroj 1969-1971.

Figuroj
Dick Dastardly - estro de Eskadro de Vulturo
Muttley - hundo, ridas kiel hieno, scias flugi per vosto kiel rotoro, avida por medaloj
Zilly - timulo
Klunk - konstruisto de flugantaj maŝinoj, diras strange, do komprenas lin nur Zilly
generalo - estro de Dastardly, li neniam aperas nur ekrano, oni nur lian voĉon aŭdas el telefono kaj vidas ŝultron, kiu ankaŭ eliras el telefono
Yankee Doodle Pigeon - kolombo, kiun devas halti Eskadro de Vulturo

Dastardly kaj Muttley estas ankaŭ ĉefaj figuroj en "Wacky Races" kaj en aliaj animacioj.

* Titoloj
originala: Dastardly and Muttley in their Flying Machines
pola antaŭa: Wredniak i Bałwan w swych latających maszynach
pola nuntempa: Dastardly i Muttley
Esperanta tradukita de mi: Dastardly kaj Muttley en siaj flugantaj maŝinoj


Wredniak i Bałwan w swych latających maszynachDastardly i Muttley



Mi uzis anglajn titolojn, ĉar titoloj ne havas Esperantajn versiojn, do mi ekuzis originalajn titolojn, por ke blogo estu internacia. Cetere eĉ en interno de unu lando eblas kelke da titoloj.

22.02.2013

Pola lingvo estas Ą-Ę

Saluton. Hieraŭ estis Internacia Tago de la denaska lingvo. Pro tio Konsilaro de Pola Lingvo faris informadon "Pola lingvo estas Ą-Ę". La  informado voligu Polojn por uzi polajn diakritajn literojn.

Mi esperas, ke mia blogo estas legata de ne nur Poloj, do mi klarigos tion. En pola lingvo uzas latinajn literojn, sed estas ankaŭ kelke da diakritaj literoj. Bedaŭrinde uzi diakritajn literojn ne ĉiam estas konforta aŭ ebla. Pro tio iuj Poloj tajpas A anstataŭ Ą. Kutime tio kaŭzas eraran elparolon kaj ortografion. Iutempe tio kaŭzas ankaŭ alian senco.
  1. Spotkamy się w sądzie.
  2. Spotkamy się w sadzie.
Ambaŭ frazoj estas ĝustaj, sed havas aliajn sencojn.
  1. Ni renkontiĝos en juĝejo.
  2. Ni renkontiĝos en fruktoĝardeno.
En Esperanto estas simila. Ekzemple buso kaj buŝo.

Aliaj diakritaj polaj literoj:
granda: Ą, Ć, Ę, Ł, Ń, Ó, Ś, Ź, Ż
malgranda: ą, ć, ę, ł, ń, ó, ś, ź, ż

Kulpaj estas ankaŭ kreistoj de poŝtelefonoj, ĉar unu pola litero en poŝtelefono estas egala kelke da klasikaj literoj, do SMS-mesaĝoj estas pli mallongaj pro uzi polajn literojn.

Pli pri Internacia Tago de la denaska lingvo


Ankaŭ ni, Esperantistoj, ne evitu uzi diakritajn Esperantajn literojn. Eĉ ni evitu uzi sistemon-X, ĉar Esperantaj diakritaj literoj estas rekona signo de Esperanto. Ekzemple tajpante tiun blogon, mi kopias Esperantajn literojn.

21.02.2013

Malvenko de dekstrularo

Saluton. Dekstrularaj homoj eniris en Varsovian Universitaton por interrompi prelegon de profesorino Magdalena Środa, kiu havas maldekstrularajn opiniojn. Tio estas malvenko de dekstrularo. Spektu mem filmeton. Mi ne kaŝas mian ĝojon pro tio, ĉar mi subtenas maldekstrularon.


17.02.2013

La Tutmonda Tago de Kato

Saluton. Hodiaŭ, 17-a de februaro, estas La Tutmonda Tago de Kato, nomata en Italujo La Tago de Nigra Kato. Ĉefa tasko de la tago estas konduki konscion de homoj al senhejmaj katoj.

Ĉu Vi havas katon aŭ katojn? Ĉu Vi ŝatas katojn? Mi havas unu katon kaj mi ŝatas ĝin kaj aliajn katojn.

16.02.2013

Reklambendeto

Saluton. Ĉu Vi havas Esperantan blogon? Vi povas reklami ĝin per reklambendeto en forumoj.

Reklambendeto Mia Esperanta blogo
Reklambendeto "Mia Esperanta blogo"

La reklambendeto estas farita de mi proprmane. Oni lokas reklambendeton en subskribo en forumo. Jen estas kodo BBCode:

[url=ADRESO DE VIA BLOGO][img]http://imageshack.us/a/img833/2451/miaesperantablogo.jpg[/img][/url]


14.02.2013

Fasto

Saluton. Hieraŭ komencis fasto en la katolika Preĝejo. Mi ne estas katoliko, sed mi vidas, ke valore foje estas fari paŭzon. Iuj homoj estas tedita de iuj aferoj. Valore estas do de la aferoj ripozi, eĉ se l' aferoj kaŭzas plezuron. Mi opinias, ke bonege estas fari paŭzon kaj eksopiri por senti ankoraŭ pli grandan plezuron de aferoj, kiuj kaŭzas plezuron.

Se televido enuigis Vin, ripozu de ĝi.
Se interreto enuigis Vin, ripozu de ĝi.
Se komputilo enuigis Vin, ripozu de ĝi.
Se komputilaj aŭ konzolaj ludoj enuigis Vin, ripozu de ili.
Se iu manĝaĵo enuigis Vin, manĝu iun alian.
Se muziko enuigis Vin, ripozu de ĝi. (pli pri tio en mia enskribaĵo: Mismaniero de aŭskulti muzikon)
Ne trinku ĉiutage teon kaj kafon (ekzemple mi ne trinkas marde kaj sabate, kaj post kelke da semajnoj mi faras tutsemajnan paŭzon)

Valore estas ripozi por senti ankoraŭ pli grandan plezuron. Sen paŭzo kaj ripozo ni estos nur enuitaj.

Kompreneble vera fasto estas nur por Dio, ne por ripozo de homo aŭ aliaj profitoj.

11.02.2013

Sankt-Valentena tago

Saluton. Baldaŭ 14-a de februaro aŭ Sankt-Valentena tago. Ne grave, en kiu lando Vi loĝas, ĉar en ĉiu Vi estos ĉirkaŭata de surskribo "I love You". Kio se tiufoje estus alia? Surskribo "Mi amas Vin" anstataŭ angla "I love You"? Interesa ŝanĝo kaj bona reklamo de Esperanto.


Mi amas vinMi amas vin

10.02.2013

Mismaniero de aŭskulti muzikon

Saluton. Ĉu nuntempa junularo havas amatajn muzikgrupojn, muzikajn idolojn aŭ amatajn kantojn? Mi dubas. La nuntempa junularo senĉese aŭskultas muzikon. Eĉ se juna homo estas ekster hejmo, l' junulo aŭskultas muzikon per aŭskultiloj. Tia junulo ne kapablas ĝui muzikon, ĉar muziko estas tedita de ĉiutaga aŭskulto ĝin. Eĉ ne estas grave, kia muziko ludas, sufiĉas, ke ludas ia ajn.

Kompreneble ne ĉiu junulo tiel fari, sed pluraj. Kompreneble tio estas mia opinio.

7.02.2013

Fiero de kontraŭgejismuloj

Saluton. Esploro montris, ke eĉ 63% da geja junularo havas mortiĝajn pensojn. Laŭ mi tio ne estas stranga. Ili nur naskiĝis, kaj devas vidi ĉirkaŭ kontraŭgejismon, malamon, agreson vortan kaj fizikan kontraŭ si. Ili povas fidi al neniu, do ili sentas solecon. Kontraŭgejismuloj povas esti fieraj de si.

Se Vi volas, por ke Via infano mortiĝu, plu reklamu malamon kaj kontraŭgejismon.

La katolika Preĝejo nomas gejojn civiteco de la morto, sed nun vidi, kiu kondukas kiun al l' morto.

5.02.2013

Vizito en oficejo de laboro kaj malsano de frato

Saluton. Mi hodiaŭ estis en oficejo de laboro. Mi ricevis neniun laboron. Unuflanke tio estas bona, ĉar mi havos pli da tempo por Esperanto kaj la blogo.

Alia novaĵo estas malsano de mia frato :( Deziru resanon al li.

2.02.2013

Mezuro de humaneco

Saluton. Mezuro de nia humaneco estas nia sinteno pri aliaj homoj. Nuntempe en Pollando daŭras akra disputo pri vivasocianaj paroj, ankaŭ gejaj. Kiel homo, kiu deziras pereon de gejoj aŭ aliaj minoritatoj, povas opinii pri si, ke estas humaneca? Kiel homo, kiu volas ĝeni al gejoj aŭ minoritatoj sen grava kaŭzo, povas opinii pri si, ke estas humaneca? Kiel homo, kiu malamas gejojn aŭ aliajn minoritatojn, povas opinii pri si, ke estas humaneca?

Mi estas tolerema. Mi ne sentas kaŭzon por turmenti iun nur tial, ke li estas alia. Mi vivas laŭ principo: Vivu kaj lasu al aliaj vivi. Mi deziras kredon je la principo al Vi.

Mi jam skribis pri toleremo ĉi tie.

29.01.2013

Jaro de Julian Tuwim

Saluton. Pro 60-a datreveno de morto de Julian Tuwim pola registaro oficiale fondis jaron 2013 jaro de Julian Tuwim. Tio estas bonega novaĵo, ĉar J. Tuwim estis ne nur tre bona kaj ŝata pola poeto, sed ankaŭ estis aktiva Esperantisto. Tuwim verkis en pola lingvo kaj en Esperanto. Julian Tuwim estis ankaŭ poligloto kaj tradukisto.

Pli pri Julian Tuwim
Tuwim kaj Esperanto

27.01.2013

Radio Muzaiko

Saluton. Mi jam rekomendis kelke da Esperantaj kantoj, sed se Vi volas pli da muziko, mi rekomendas radion Muzaiko. Tie estas Esperanta muziko kaj ne nur muziko. Kia muziko estas ludata de la radio? Diversa, do ĉiu trovas ion por si en la radio.

Muzaiko - tuttempa esperanta retradio
Supera reklambendo ankaŭ estas ligilo, do Vi povas klaki ĝin.

24.01.2013

Toleremo

Saluton. Mi konsideras, ĉu Esperantistoj estas toleremaj. Verŝajne Esperantistoj estas diversaj, ĉar Esperanto estas por ĉiuj. Ĉiaokaze mi estas tolerema. Mi toleras Negrojn, Judojn, alikredantojn, ateistojn, homojn el aliaj landoj, gejojn, komunistojn kaj aliajn minoritatojn. Mi nur ne ŝatas homojn, kiuj ne estas toleremaj. Ili ŝajnas malami minoritatojn, kaj mi preferas pacon ol militon.

Ni devas doni atestilon de toleremo, ĉar minoritatoj ne meritas por malami ilin.

Mi profunde kredas je principo: Vivu kaj lasu al aliaj vivi.

22.01.2013

Tagoj de avino kaj avo

Saluton. Hieraŭ en Pollando estis tago de avino, kaj hodiaŭ estas tago de avo. Pro tio mi deziras plej bonan ĉion al ĉiuj avinoj kaj avoj.

21.01.2013

Trinku lakton, Vi estos Nobel-premiito ;)

Saluton. Britaj sciencistoj ekesploris, kio diversas naciojn, el kiu estas plej Nobel-premiitoj. Esploroj montris lakton. Svedanoj estas nacio, kiu havas plej Nobel-premiitojn kaj plej grandan trinkon da lakto.

Iam pola televido diris: "trinku lakton, vi estos granda", kaj hodiaŭ eblus ekdiri: "trinku lakton, vi estos Nobel-premiito" ;) Tio bonege, ĉar mi ŝatas trinki lakton.

20.01.2013

Flekso de ekrano

Saluton. Antaŭe mi pensis, ke fleksi ekranon estas stulta, sed ĉarmis min uzo de tiu eco praktike.

Samsung flexible el CES 2013
Samsung flexible el CES 2013

Ĉu tio ne estas saĝega? Anstataŭ uzi du ekranojn LCD estas sufiĉa uzi unu ekranon OLED kun ebleco fleksi.


Ankoraŭ filmeto





Ankoraŭ unu saĝa uzo de fleksa ekrano

Televidilo Curved OLED el CES 2013
Televidilo Curved OLED el CES 2013

Antaŭe televidiloj havis malkonkavajn ekranojn, kontraŭe la televidilo havas konkavan ekranon.

Pli pri OLED

18.01.2013

Esperanta muziko

Saluton. Mi promesis, ke mi skribos pri Esperanta muziko, do mi faras tion.

Roka muziko
Dolchamar - Ni chiuj ni
Dolchamar - La Fariseo
Dolchamar - Junaj idealistoj
Esperanta Muziko - Mi brilu plu

Rapmuziko
Tone: Esperanto estas nova kanto

Kristnaska kanto
Paca Nokt'

Alia muziko
(ESPERANTO-MUZIKO) Kurso de Esperanto - Inicialoj DC
Esperanto - Vespere
Esperanto Desperado - Dancu
Kajto - La Velŝipo Magdalena

Ĉiuj superaj ligiloj direktas al YouTube.

Kompreneble Esperantaj muzikoj estas pli. Mi esperas, ke rekomendataj kantoj de mi plaĉas al Vi. Fine estas ankoraŭ unu kanto.




17.01.2013

Kiel ludas NES-ajn ludojn per komputilo?

Saluton. Mi skribis hieraŭ pri NES, kaj mi skribos hodiaŭ, kiel ludebli NES-ajn ludojn per komputilo. Aĝo de NES pasis, sed plu eblas ludi ludojn de NES per komputilo.
  1. elŝutu simulilon (softvaro, per kiu eblas ludi NES-ajn ludojn) el interreto. (Mi rekomendas NnnesterJ),
  2. elŝutu ludojn, kiuj estas preferitaj de Vi, el interreto,
  3. malfermu elektitan ludon per simulilo.
Iuj retpaĝoj ofertas ludi rekte en interreto.

Mi deziras agrablan ludon al Vi :)

16.01.2013

NES (Pegasus)

Saluton. Verŝajne multe da Vi memoras NES-n. NES estas ludkonzolo de firmao de Nintendo. En Pollando estis versio malleĝa, kiu nomas Pegasus. Per Pegasus eblas ludi malleĝajn ludojn.

Pegasus
Pegasus


Mario
Flaga ludo de Nintendo kaj por ludkonzolo NES estas "Mario Bros.", kaj Mario estas same, kiel Miĉjo Muso por Disney. Tiel estas ĝis hodiaŭ.

Super Mario Bros en EsperantoSuper Mario Bros en Esperanto
"Super Mario Bros." en versio Esperanta

Plej preferita ludo de mi
Ludo, kiu plej plaĉas al mi, estas "Adventure Island 2".

15.01.2013

J-roko

Saluton. Hodiaŭ mi skribos pri J-roko (japana roka muziko). Mi ŝatas aŭskulti J-rokon, sed kompreneble ne nur. Mi ankaŭ ŝatas aŭskulti alian muzikon, sed eble mi skribos pri tio future. Future eĉ mi skribos pri Esperanta muziko. Mi ŝatas grupojn: X Japan, Dir en grey, An Cafe, One Ok Rock kaj mortinta solisto hide (skribi per malgranda litero). Hide estis gitaristo de X Japan, sed la grupo haltis ekzisti, kaj poste li mortis :(





Sur la fino dankon por Viaj komentoj. Agrable scii, ke mi jam havas legantojn :)

14.01.2013

Lernu.net - Lernu Esperanton ;)

Saluton. Se vi volas eklerni Esperanton, mi rekomendas Lernu.net. Tie estas tre bonaj kursoj de Esperanto, forumo kaj babilejo, do konebli multe da Esperantistoj el multaj landoj. Lernu.net skribas pri si:


lernu! estas plurlingva paĝaro, kiu celas helpi al retemuloj informiĝi kaj lerni la internacian lingvon Esperanto, senpage kaj en facila maniero.
Esperanto estas vivanta lingvo tre taŭga por facila komunikado.

Simbolo de Lernu.net
Simbolo de Lernu.net

13.01.2013

Finalo de WOŚP

Saluton. Hodiaŭ estas 21-a finalo de Wielka Orkiestra Świątecznej Pomocy (WOŚP) (Esperante: Granda Orkestro de Festa Helpo). WOŚP ludas (kolektas monon) ĉiujare, en ĉiu dua dimanĉo de januaro. WOŚP ludas kutime por malsanaj infanoj, sed en tiu jaro ankaŭ por maljunuloj. Ĉiu finalo de WOŚP estas granda festo en Pollando. WOŚP ludu  ĝis fino de la mondo kaj pli unu tago - tiel diras fondisto de WOŚP - Jerzy Owsiak :)

Simbolo de WOŚP
Simbolo de WOŚP

Redakto
Legantoj informis min, ke estas "oficiala" nomo de WOŚP: "Granda Orkestro de la Kristnaska Helpo" aŭ "Granda Orkestro de Kristnaska Bonfarado". Dankon por la legantoj.

12.01.2013

Saluton

Saluton. Mia nomo estas Daniel. Mi loĝas en Pollando (patrujo de Esperanto). Mi havas 26 (dudek ses) jarojn. Mi estas viro. Mi fondis tiun blogon por lerni kaj reklami Esperanton. Mi ne skribos nur pri Esperanto. Pardonu min por eraroj, se iuj estos.

La ideo por blogo devenas el blogo de Japanino, kiu skribis, ke dank' skribi polan blogon, ŝi lernas polan lingvon. Jen ligilo al ŝia blogo - http://momo-japonia.blog.onet.pl/

Dankon por la Japanino kaj mi invitas al mia blogo.