Tradukilo

14.02.2013

Fasto

Saluton. Hieraŭ komencis fasto en la katolika Preĝejo. Mi ne estas katoliko, sed mi vidas, ke valore foje estas fari paŭzon. Iuj homoj estas tedita de iuj aferoj. Valore estas do de la aferoj ripozi, eĉ se l' aferoj kaŭzas plezuron. Mi opinias, ke bonege estas fari paŭzon kaj eksopiri por senti ankoraŭ pli grandan plezuron de aferoj, kiuj kaŭzas plezuron.

Se televido enuigis Vin, ripozu de ĝi.
Se interreto enuigis Vin, ripozu de ĝi.
Se komputilo enuigis Vin, ripozu de ĝi.
Se komputilaj aŭ konzolaj ludoj enuigis Vin, ripozu de ili.
Se iu manĝaĵo enuigis Vin, manĝu iun alian.
Se muziko enuigis Vin, ripozu de ĝi. (pli pri tio en mia enskribaĵo: Mismaniero de aŭskulti muzikon)
Ne trinku ĉiutage teon kaj kafon (ekzemple mi ne trinkas marde kaj sabate, kaj post kelke da semajnoj mi faras tutsemajnan paŭzon)

Valore estas ripozi por senti ankoraŭ pli grandan plezuron. Sen paŭzo kaj ripozo ni estos nur enuitaj.

Kompreneble vera fasto estas nur por Dio, ne por ripozo de homo aŭ aliaj profitoj.

Brak komentarzy:

Prześlij komentarz

Dankon por ĉiu komento.