Tradukilo

9.07.2013

Mia eta poneo en Esperanto

Saluton. Esperantisto, SleepWalkDroid, asertas, ke li tradukis tutan unan sezonon de "Mia eta poneo". Tio estas bona novaĵo, ĉar mi opinias, ke Esperanto devas esti ĉie, kie estas populareco. Poneoj estas nuntempe popularaj kaj persone mi ŝatas ilin.

SleepWalkDroid skribis: Saluton ĉiuponeo! mi tradukis la tutan unuan sezonon de Mia Eta Poneo sed bedaŭrinde mi ne povas alŝuti ĝin al Youtube... (Vi ĉiuj jam scias la kialon) do momente mi alŝutas la kanton kaj espereble iam vi povos spekti ĝin plene. Elkore: Mekjo Tradukoj (fonto)


Opening de "Mia eta poneo" en Esperanto

Dankon al SleepWalkDroid



Mi ankaŭ iam tradukis Opening-n, sed unue - mi tradukis polan version, due - mi ne estas tia bona Esperantisto, kia SleepWalkDroid.

2.07.2013

Weekend - Ona tańczy dla mnie en Esperanto

Saluton. Jam de longe mi tradukis neniun kanton. Hodiaŭ mi tradukis "Ona tańczy dla mnie" de Weekend. Tiu kanto, de kiu Poloj estas fieraj, ĉar ĝi estas en 100 vole vidataj muzikfilmetoj en YouTube, kvankam ĝi estas pola kanto.



Ona tańczy dla mnie - Ŝi dancas por mi

[refreno]
Mi ŝategas ŝin, ŝi ĉi tie estas
kaj ŝi dancas por mi,
ĉar perfekte ŝi scias tion, ke mi forkaptos ŝin,
kaj en koro mi kaŝos ŝin sur fundo. /x2

[1]
Mia knabino ofte rigardas al miaj okuloj,
Mi ne kaŝas, tio kaŭzas plezuron,
kiom mi amas ŝin, nur mia koro scias,
dum ŝi kisas min, mi redonus ne unuon.
Ŝiaj ŝultroj estas fino de doloro por mi,
ĉar mi sentas, kiel gustumas amo,
kaj ĉiun momenton mi deziras redoni,
ĉar ŝi estas indas de tio, nenio ŝanĝis,
ĉar mi deziras ŝin, ĉar mi deziras ŝin

[refreno]
...