Tradukilo

18.06.2015

Fasolki - Moja fantazja

Saluton. Hodiaŭ mi tradukos kanton, kiu estas por infanoj, sed ŝajne estas pri narkotiko. Tio kaŭzas, ke mi volas traduki ĝin. Ne gravas, pri kio estas la kanto, ĉar estas tre pozitiva. Mi rekomendas aŭskulti ĝin.



Fasolki - Moja fantazja (Mia fantazio)

[Refreno]
Ĉar fantazio, fantazio, ĉar fantazio estas  de tio
por ludi, por ludi por ludi al tuteco
(fatazio)
lalalalalala lalalalala.

[1]
La vitreto ĉion scipovas,
al ĉiu demando respondas,
sufiĉas preni ĝin al mano
kaj ĉio estos rozkolora,
sufiĉas preni ĝin al mano,
ekŝuti grajnon de fantazio
kaj tuj eblas
alflugi ĝis stelo

[Refreno]
Ĉar fantazio, fantazio, ĉar fantazio estas  de tio
por ludi, por ludi, por ludi al tuteco
(fatazio)
lalalalalala lalalalala.

[2]
La vitreto neniam ploras,
ĉiam estas en bona humoro
la vitreto ĉiun komprenas,
al ĉiu volonte helpos,
sufiĉas preni ĝin al mano
ekŝuti grajnon de fantazio
kaj tuj eblas
kun sinjoro Kleks* iras en la mondon

[Refreno]
Ĉar fantazio, fantazio, ĉar fantazio estas  de tio
por ludi, por ludi por ludi por tuteco
(fatazio)
lalalalalala lalalalala.


* sinjoro Kleks estas figuro el polaj libroj por infanoj







13.06.2015

La Eta Princo

Saluton. Mi finis legi libron "La Eta Princo" (originala titolo: Le Petit Prince) de Antoine de Saint-Exupéry. Mi rekomendas la libron ne nur por lerni Esperanton, sed ankaŭ por tio, ĉar ĝi estas tre bona libro. "La Eta Princo" estas facila libro, ĉar ŝajne estas por infanoj, sed al grandpersonoj l'libro ankaŭ estas rekomendata.

Pri "La Eta Princo" en Esperanta Vikipedio


Bindaĵo de La Eta Princo
Bindaĵo de La Eta Princo