Tradukilo

22.05.2016

Reklamu Esperanton en interretaj ludoj

Saluton. En interretaj ludoj oni ludas kontraŭ aliaj ludistoj, do eblas reklami Esperanton per Esperantaj uzantnomoj. Mirekomendas la retludojn:

Slither.io
Agar.io
Wings.io
Diep.io

Ĉu Vi konas pli da tiaj retludoj?

12.12.2015

Zamenhofa Tago

Saluton. 15-a de decembro estas naskiĝtago de Ludwik Zamenhof. Ludwik Zamenhof estas verkisto de Esperanto, do lia naskiĝtago estas festo de Esperanto.

Ludwik Zamenhof
Ludwik Zamenhof


Pli pri Zamenhofa Tago en Esperanta Vikipedio

8.12.2015

LED

Saluton. Mi aĉetis 4 LED-ojn por pli malgrandaj fakturoj por kurento.

LED
LED por banĉambro

11.11.2015

Ree pri Muzaiko

Saluton. Mi iam skribis pri Esperanta radio Muzaiko, sed mi volas ree reklami ĝin, ĉar ĝi estas bona ideo. Se Vi volas lerni Esperanton, aŭskulti Esperantan muzikon, ekkoni bonan muzikon, mi rekomendas la radion.

Adreso de l' retpaĝo: muzaiko.info

2.10.2015

Trajno "ESPERANTO" ? Nun estas ebleco ! Balotu!

Saluton. Karaj Esperantistoj! Bezonatas via helpo en voĉdonado! Pola fervojo, pere de fejsbuka paĝo PKP Intercity. Pociąg do podróży, starigis enketon pri la nomoj por kelkaj trajnoj. Inter ili estas proponata trajno "Esperanto" por la konekto inter Bjalistoko kaj Varsovio. Helpu kaj voĉdonu por la Esperanto-nomo de la trajno! La voĉdono daŭras ĝis la 6-a de oktobro kaj troveblas ĉi tie.

Dankon por Viaj voĉdonoj

Ligilo por via baloto

La baloto jam finiĝis. Nomo de "ESPERANTO" venkis :)

13.09.2015

30-a naskiĝtago de Super Mario Bros.

Saluton. La ludkonzola ludo "Super Mario Bros." de Nintendo hodiaŭ havas 30-an naskiĝtagon. Gratulojn.


30-a naskiĝtago de Super Mario Bros.
30-a naskiĝtago de Super Mario Bros.

"Super Mario Bros." en Esperanto


20.08.2015

Kantoj de Ich Troje

Saluton. Mi skribis pri muzikgrupo Ich Troje, kaj hodiaŭ mi proponos kelke da iliaj kantoj tiel, kiel mi estas promesinta.




Plej bonaj kantoj ĝis 1999 de jaro


(4 kantoj)


(germane)





Mi esperas, ke la kantoj plaĉos al Vi.