Tradukilo

31.01.2015

8-bitaj ludoj kontraŭ 16-bitaj ludoj

Saluton. En suba filmeto estas unu ludo, sed du versioj, unua versio estas 8-bita por ludkonzolo NES, dua versio 16-bita por ludkonzolo SNES. Kiu pli plaĉas al Vi?

La ludo estas "Super Mario Bros".


19.01.2015

La granda venko de toleremo 2.0

Saluton. Publika gejo kaj ateisto, Robert Biedroń, restiĝis prezidento de urbo Słupsk en Pollando. Tio ne estas freŝa afero, sed laŭ mi tio estas inda skribi pri tio.

Robert Biedroń kun skribaĵo "Mi amas Słupsk"
Robert Biedroń kun skribaĵo "Mi amas Słupsk"

Ligiloj (al Esperanta Vikipedio)
Pri urbo Słupsk
Pri Robert Biedroń

Mia alia enskribaĵo: La granda venko de toleremo (1.0)

17.01.2015

Ŝanĝo pro tradicio de la pola interreto

Saluton. Mi ŝanĝis flankon de menuo. Mi faris tion pro tradicio de pola interreto. Iam polaj retpaĝoj havis menuon el maldekstra flanko.

Mi ankaŭ estas maldekstrularano, do mi ankaŭ pro afero faris tion.

Mi esperas, ke tio plaĉas al Vi.

3.01.2015

23-a Finalo de WOŚP

Saluton. 11-a de januaro en Pollando estos 23-a Finalo de WOŚP (Esperante: Granda Orkestro de la Kristnaska Helpo). Tiujare WOŚP kolektos monon por alta kvalito de kuracadi infanojn kaj maljunulajn homojn.

Afiŝo de 23-a Finalo de WOŚP
Afiŝo de 23-a Finalo de WOŚP