Tradukilo

22.02.2013

Pola lingvo estas Ą-Ę

Saluton. Hieraŭ estis Internacia Tago de la denaska lingvo. Pro tio Konsilaro de Pola Lingvo faris informadon "Pola lingvo estas Ą-Ę". La  informado voligu Polojn por uzi polajn diakritajn literojn.

Mi esperas, ke mia blogo estas legata de ne nur Poloj, do mi klarigos tion. En pola lingvo uzas latinajn literojn, sed estas ankaŭ kelke da diakritaj literoj. Bedaŭrinde uzi diakritajn literojn ne ĉiam estas konforta aŭ ebla. Pro tio iuj Poloj tajpas A anstataŭ Ą. Kutime tio kaŭzas eraran elparolon kaj ortografion. Iutempe tio kaŭzas ankaŭ alian senco.
  1. Spotkamy się w sądzie.
  2. Spotkamy się w sadzie.
Ambaŭ frazoj estas ĝustaj, sed havas aliajn sencojn.
  1. Ni renkontiĝos en juĝejo.
  2. Ni renkontiĝos en fruktoĝardeno.
En Esperanto estas simila. Ekzemple buso kaj buŝo.

Aliaj diakritaj polaj literoj:
granda: Ą, Ć, Ę, Ł, Ń, Ó, Ś, Ź, Ż
malgranda: ą, ć, ę, ł, ń, ó, ś, ź, ż

Kulpaj estas ankaŭ kreistoj de poŝtelefonoj, ĉar unu pola litero en poŝtelefono estas egala kelke da klasikaj literoj, do SMS-mesaĝoj estas pli mallongaj pro uzi polajn literojn.

Pli pri Internacia Tago de la denaska lingvo


Ankaŭ ni, Esperantistoj, ne evitu uzi diakritajn Esperantajn literojn. Eĉ ni evitu uzi sistemon-X, ĉar Esperantaj diakritaj literoj estas rekona signo de Esperanto. Ekzemple tajpante tiun blogon, mi kopias Esperantajn literojn.

Brak komentarzy:

Prześlij komentarz

Dankon por ĉiu komento.