Tradukilo

29.04.2013

Shazza - Bierz Co Chcesz en Esperanto

Saluton. Shazza estis granda stelo de muziko nomata en Pollando disco polo dum '90-aj jaroj. Pri ŝia plej populara kanto nun rememorigas al ni televidreklamo. Mi ekvolis traduki la kanton.



Prenu, kion vi volas

Ne diru, tio ne eblas
Ne rigardu naive tiel
Ĉiu havas sian nomon,
Ĉiu havas du korojn,
Sed ne mi,
Tio ne mi

[refreno]
Prenu, kion vi volas, prenu ĉiom
Kion mi nur havas
Prenu, kion vi volas, eĉ pluvon,
Kaj de haroj venton.

Mi nenion havas por ekperdi,
Mi havas nenion krom vin,
Ne diru al mi "ĝis la revido",
Ne prenu al mi vin.
Ĉe mi estu,
Ĉiam estu.

[refreno]
...


23.04.2013

Winter Wrap Up (8-Bit) de Mia eta Poneo

Saluton. Mi kiel infano ŝatis ludi per ludkonzolo, kiu estas 8-bita. Eblas ekdiri, ke tio estas kunligo du miajn nunajn hobiojn.


Ĝi estas unu el mia pli ŝatata kanto de televidserio "Mia eta Poneo" en versio 8-bita. La ĉefverko de @RainbowCrash88


Originala versio


"Winter Wrap Up" en originala versio


Ligiloj
Miaj enskribaĵoj pri la televidserio: Mia eta Poneo: Amikeco estas magia kaj pri ludkonzolo NES: NES (Pegasus)

20.04.2013

Devilish kaj unu kanto tradukita de mi

Saluton. Ĉu Vi aŭdis pri Devilish? Ĝi estas unua nomo de Tokio Hotel. Miaopinie tekstoj skribitaj de juna Bill Kaulitz estas bonegaj. Mi ekvolis traduki unu el ili. Kompreneble mi tradukis polan tradukon, ĉar mi preskaŭ neniom scias germanan lingvon.



Belega knabino el kosmo (originala titolo "Schönes Mädchen aus dem All")

Belega knabino el kosmo, kiam vi volas.
Venu.
Mhhhmmm
Vi ne ekzistas, vi ekzistas ankoraŭ
Sed nur en miaj sonĝoj...
Vi ne ekzistas, vi ekzistas ankoraŭ
Sed nur en miaj pensoj.

Kiam iu demandas, kiel ŝi aspektas?
Tiam mi diras: "mi ne scias, simple dolĉa knabino"
Belega knabino el kosmo, kvankam belega, flugu.
Ni renkontos lastan fojon
Tio estas mia lasta deziro.

[refreno]
Belega knabino el kosmo, mi amas vin, bonvolu veni.
Mhhhmmm
Belega knabino el kosmo
Bonvolu veni
Mhhhmmmm

[refreno]
...


En tiu filmeto estas videblaj titoloj de aliaj kantoj de la muzikgrupo


Mia simila enskribaĵo: Tokio Hotel - Schrei en Esperanto

16.04.2013

Mi estas ateisto

Saluton. Hodiaŭ mi skribos, ke mi estas ateisto. Multe da homoj opinias, ke ĉiu ateisto estas malbona kaj ĉiu ateisto devus esti silenta. Laŭ mi tio estas bona, ke ateistoj kaj aliaj minoritatoj publike diras, kiuj estas, ĉar tiel ili per propra ekzemplo kontraŭas malbonajn kliŝaĵojn.

Afiŝtabulo: mi ne mortigas, mi ne ŝtelas, mi ne kredas
Afiŝtabulo: mi ne mortigas, mi ne ŝtelas, mi ne kredas...

12.04.2013

Mia eta Poneo - eka kanto en Esperanto

Saluton. Mi ree ekvolis traduki kanton. Tiukaze kanto estas el tre populara televidserio por infanoj, pri kiu mi jam skribis. Mi tradukis polan version.

Mia enskribaĵo: Mia eta Poneo: Amikeco estas magia



Eka kanto

Mia eta Poneo
Mia eta Poneo
Aaa...!

Mia eta Poneo
Kun ĝi ĉiutage mi sentas guston de amikeco

Mia eta Poneo
Kiam mi ekvidos ĝin, mi pelas kiel vento

Sentema koro
Sorĉo de magio
Granda donaco de nia amikeco

Ni kune havas potencon da aventuroj
en lando de revoj kune dum tago kaj nokto...

Hoj, mia poneo
Brilo de magio envolvu nin




11.04.2013

Pruntejo Veturilo

Saluton. La printempo iras, do ree eblas prunti biciklon en varsovia pruntejo Veturilo. Pola televido multe diris pri la pruntejo, sed bedaŭrinde neniom pri nomo de la pruntejo :( Kompreneble mi ne devas skribi, ke la nomo estas Esperanta.

Reklambendo de la pruntejo Veturilo
Reklambendo de la pruntejo Veturilo

Ligiloj
Pri Veturilo en Vikipedio
Retpaĝo de Veturilo

8.04.2013

Mia eta Poneo: Amikeco estas magia

Saluton. Mi promesis, ke mi skribos pli pri "Mia eta Poneo", do mi plenigas la promeson.

Mi ĵus komencis spekti animacion "Mia eta Poneo: Amikeco estas magia". Tio estas stranga. Kvankam  la animacio estas direkta al malgrandaj knabinetoj kaj iliaj gepatroj, la animacio estas spektata de eĉ plenkreskuloj kaj tio estas moda. De mia sperto mi scias, ke la animacio estas kiel fikutimo. Post spekti kelkajn partanimaciojn homo fariĝas ŝatanto de la animacio. Verŝajne tio estas mistero de sukceso de la animacio laŭ mi.

Titoloj
originale (angle) - My Little Pony: Friendship is Magic
pole - My Little Pony: Przyjaźń to magia
Esperante - Mia eta Poneo: Amikeco estas magia

Pri la animacio
La animacio estas pri poneino Twilight Sparkle, kiu volas lerni magion, sed princino Celestia rekomendas al ŝi lerni amikecon, ĉar amikeco estas plej grava magio. Twilight ekloĝis en urbeto Ponyville, kie ekkonas amikojn kaj havas multe da aventuroj. (pli en Vikipedio)

La ĉefaj personoj de Mia eta Poneo
La ĉefaj personoj. Maldekstre dekstren: Pinkie Pie, Rarity, Rainbow Dash, Twilight Sparkle, Applejack kaj Fluttershy.

Bronies
Ŝatantoj de la animacio havas specialan nomon. Ilia nomo estas "bronies". Verŝajne de vortoj "brother" kaj "pony".

Tio amuzigis min

Spike kaj Twilight
Spike rajdas per poneo Twilight
Draketo rajdas por savi ĉevalon (poneon) per ĉevalo :)

5.04.2013

La printempo ne estas

Saluton. Mi volis skribi pri la printempo, sed ĝi ne estas. Male, neĝo hieraŭ akiris super genuoj. Hieraŭ mi devis ellitiĝi en frua mateno por deneĝi.

Bedaŭrinde estas malvarma pro finiĝi karbo kaj ligno en mia hejmo, kaj speciale en mia ĉambro, sed mi ne ĉagrenas pro tio. Kuraĝe mi spektas en malvarmo animacion, kiun mi ŝatis de antaŭ ne longe. La animacio havas titolon Mia eta Poneo: Amikeco estas magia. Mi skribos pli pri tio future. Nun Vi povas eklegi en Vikipedio.

3.04.2013

Mi ne ŝatas malamulojn

Saluton. Homoj, pri kiuj mi skribos hodiaŭ, pole oni nomas ilin "hejterzy" [hejteĵy].

Mi ne ŝatas malamulojn. Mi ne ŝatas dekstrularajn malamulojn, ĉar laŭ ili devas persekuti minoritatojn. Mi ne ŝatas maldekstrularajn malamulojn, ĉar ili detruas bonan nomon de maldekstrularo. Mi eĉ ne uzas portalojn, en kiuj estas tro multe da malamuloj.