Tradukilo

8.04.2013

Mia eta Poneo: Amikeco estas magia

Saluton. Mi promesis, ke mi skribos pli pri "Mia eta Poneo", do mi plenigas la promeson.

Mi ĵus komencis spekti animacion "Mia eta Poneo: Amikeco estas magia". Tio estas stranga. Kvankam  la animacio estas direkta al malgrandaj knabinetoj kaj iliaj gepatroj, la animacio estas spektata de eĉ plenkreskuloj kaj tio estas moda. De mia sperto mi scias, ke la animacio estas kiel fikutimo. Post spekti kelkajn partanimaciojn homo fariĝas ŝatanto de la animacio. Verŝajne tio estas mistero de sukceso de la animacio laŭ mi.

Titoloj
originale (angle) - My Little Pony: Friendship is Magic
pole - My Little Pony: Przyjaźń to magia
Esperante - Mia eta Poneo: Amikeco estas magia

Pri la animacio
La animacio estas pri poneino Twilight Sparkle, kiu volas lerni magion, sed princino Celestia rekomendas al ŝi lerni amikecon, ĉar amikeco estas plej grava magio. Twilight ekloĝis en urbeto Ponyville, kie ekkonas amikojn kaj havas multe da aventuroj. (pli en Vikipedio)

La ĉefaj personoj de Mia eta Poneo
La ĉefaj personoj. Maldekstre dekstren: Pinkie Pie, Rarity, Rainbow Dash, Twilight Sparkle, Applejack kaj Fluttershy.

Bronies
Ŝatantoj de la animacio havas specialan nomon. Ilia nomo estas "bronies". Verŝajne de vortoj "brother" kaj "pony".

Tio amuzigis min

Spike kaj Twilight
Spike rajdas per poneo Twilight
Draketo rajdas por savi ĉevalon (poneon) per ĉevalo :)

1 komentarz:

  1. Tre amuzinda kamarado! Mia fratineto tre poneojn amas, mi ankaux ;)

    OdpowiedzUsuń

Dankon por ĉiu komento.