Tradukilo

28.02.2013

Animacio de infaneco

Saluton. Dum mi estis eta infano, mi tre ŝatis spekti animacion "Dastardly and Muttley in their Flying Machines"*. Mi opiniis, ke la animacio estas plej amuza en la mondo. Bedaŭrinde dum mia infaneco mi povis spekti nur 2 epizodojn, ĉar mi spektis ĝin de VHS-kasetoj. Feliĉe mi nun povis ekspekti la animacion en televido.

La animacio estas tre simila al "Tom kaj Jerry" aŭ "Wile E. Coyote and Road Runner". Kvaropa Eskadro de Vulturo havas taskon kapti poŝtan kolombon, por ke la kolombo ne kapablu transporti leterojn. Kompreneble la Eskadro de Vulturo detruis multe da aviadiloj kaj aliaj veturiloj. Kontraŭe ol en "Tom kaj Jerry" kaj "Wile E. Coyote and Road Runner" en la animacio estas dialogoj kaj estas pli multe da figuroj. La animacio estas de jaroj 1969-1971.

Figuroj
Dick Dastardly - estro de Eskadro de Vulturo
Muttley - hundo, ridas kiel hieno, scias flugi per vosto kiel rotoro, avida por medaloj
Zilly - timulo
Klunk - konstruisto de flugantaj maŝinoj, diras strange, do komprenas lin nur Zilly
generalo - estro de Dastardly, li neniam aperas nur ekrano, oni nur lian voĉon aŭdas el telefono kaj vidas ŝultron, kiu ankaŭ eliras el telefono
Yankee Doodle Pigeon - kolombo, kiun devas halti Eskadro de Vulturo

Dastardly kaj Muttley estas ankaŭ ĉefaj figuroj en "Wacky Races" kaj en aliaj animacioj.

* Titoloj
originala: Dastardly and Muttley in their Flying Machines
pola antaŭa: Wredniak i Bałwan w swych latających maszynach
pola nuntempa: Dastardly i Muttley
Esperanta tradukita de mi: Dastardly kaj Muttley en siaj flugantaj maŝinoj


Wredniak i Bałwan w swych latających maszynachDastardly i Muttley



Mi uzis anglajn titolojn, ĉar titoloj ne havas Esperantajn versiojn, do mi ekuzis originalajn titolojn, por ke blogo estu internacia. Cetere eĉ en interno de unu lando eblas kelke da titoloj.

22.02.2013

Pola lingvo estas Ą-Ę

Saluton. Hieraŭ estis Internacia Tago de la denaska lingvo. Pro tio Konsilaro de Pola Lingvo faris informadon "Pola lingvo estas Ą-Ę". La  informado voligu Polojn por uzi polajn diakritajn literojn.

Mi esperas, ke mia blogo estas legata de ne nur Poloj, do mi klarigos tion. En pola lingvo uzas latinajn literojn, sed estas ankaŭ kelke da diakritaj literoj. Bedaŭrinde uzi diakritajn literojn ne ĉiam estas konforta aŭ ebla. Pro tio iuj Poloj tajpas A anstataŭ Ą. Kutime tio kaŭzas eraran elparolon kaj ortografion. Iutempe tio kaŭzas ankaŭ alian senco.
  1. Spotkamy się w sądzie.
  2. Spotkamy się w sadzie.
Ambaŭ frazoj estas ĝustaj, sed havas aliajn sencojn.
  1. Ni renkontiĝos en juĝejo.
  2. Ni renkontiĝos en fruktoĝardeno.
En Esperanto estas simila. Ekzemple buso kaj buŝo.

Aliaj diakritaj polaj literoj:
granda: Ą, Ć, Ę, Ł, Ń, Ó, Ś, Ź, Ż
malgranda: ą, ć, ę, ł, ń, ó, ś, ź, ż

Kulpaj estas ankaŭ kreistoj de poŝtelefonoj, ĉar unu pola litero en poŝtelefono estas egala kelke da klasikaj literoj, do SMS-mesaĝoj estas pli mallongaj pro uzi polajn literojn.

Pli pri Internacia Tago de la denaska lingvo


Ankaŭ ni, Esperantistoj, ne evitu uzi diakritajn Esperantajn literojn. Eĉ ni evitu uzi sistemon-X, ĉar Esperantaj diakritaj literoj estas rekona signo de Esperanto. Ekzemple tajpante tiun blogon, mi kopias Esperantajn literojn.

21.02.2013

Malvenko de dekstrularo

Saluton. Dekstrularaj homoj eniris en Varsovian Universitaton por interrompi prelegon de profesorino Magdalena Środa, kiu havas maldekstrularajn opiniojn. Tio estas malvenko de dekstrularo. Spektu mem filmeton. Mi ne kaŝas mian ĝojon pro tio, ĉar mi subtenas maldekstrularon.


17.02.2013

La Tutmonda Tago de Kato

Saluton. Hodiaŭ, 17-a de februaro, estas La Tutmonda Tago de Kato, nomata en Italujo La Tago de Nigra Kato. Ĉefa tasko de la tago estas konduki konscion de homoj al senhejmaj katoj.

Ĉu Vi havas katon aŭ katojn? Ĉu Vi ŝatas katojn? Mi havas unu katon kaj mi ŝatas ĝin kaj aliajn katojn.

16.02.2013

Reklambendeto

Saluton. Ĉu Vi havas Esperantan blogon? Vi povas reklami ĝin per reklambendeto en forumoj.

Reklambendeto Mia Esperanta blogo
Reklambendeto "Mia Esperanta blogo"

La reklambendeto estas farita de mi proprmane. Oni lokas reklambendeton en subskribo en forumo. Jen estas kodo BBCode:

[url=ADRESO DE VIA BLOGO][img]http://imageshack.us/a/img833/2451/miaesperantablogo.jpg[/img][/url]


14.02.2013

Fasto

Saluton. Hieraŭ komencis fasto en la katolika Preĝejo. Mi ne estas katoliko, sed mi vidas, ke valore foje estas fari paŭzon. Iuj homoj estas tedita de iuj aferoj. Valore estas do de la aferoj ripozi, eĉ se l' aferoj kaŭzas plezuron. Mi opinias, ke bonege estas fari paŭzon kaj eksopiri por senti ankoraŭ pli grandan plezuron de aferoj, kiuj kaŭzas plezuron.

Se televido enuigis Vin, ripozu de ĝi.
Se interreto enuigis Vin, ripozu de ĝi.
Se komputilo enuigis Vin, ripozu de ĝi.
Se komputilaj aŭ konzolaj ludoj enuigis Vin, ripozu de ili.
Se iu manĝaĵo enuigis Vin, manĝu iun alian.
Se muziko enuigis Vin, ripozu de ĝi. (pli pri tio en mia enskribaĵo: Mismaniero de aŭskulti muzikon)
Ne trinku ĉiutage teon kaj kafon (ekzemple mi ne trinkas marde kaj sabate, kaj post kelke da semajnoj mi faras tutsemajnan paŭzon)

Valore estas ripozi por senti ankoraŭ pli grandan plezuron. Sen paŭzo kaj ripozo ni estos nur enuitaj.

Kompreneble vera fasto estas nur por Dio, ne por ripozo de homo aŭ aliaj profitoj.

11.02.2013

Sankt-Valentena tago

Saluton. Baldaŭ 14-a de februaro aŭ Sankt-Valentena tago. Ne grave, en kiu lando Vi loĝas, ĉar en ĉiu Vi estos ĉirkaŭata de surskribo "I love You". Kio se tiufoje estus alia? Surskribo "Mi amas Vin" anstataŭ angla "I love You"? Interesa ŝanĝo kaj bona reklamo de Esperanto.


Mi amas vinMi amas vin

10.02.2013

Mismaniero de aŭskulti muzikon

Saluton. Ĉu nuntempa junularo havas amatajn muzikgrupojn, muzikajn idolojn aŭ amatajn kantojn? Mi dubas. La nuntempa junularo senĉese aŭskultas muzikon. Eĉ se juna homo estas ekster hejmo, l' junulo aŭskultas muzikon per aŭskultiloj. Tia junulo ne kapablas ĝui muzikon, ĉar muziko estas tedita de ĉiutaga aŭskulto ĝin. Eĉ ne estas grave, kia muziko ludas, sufiĉas, ke ludas ia ajn.

Kompreneble ne ĉiu junulo tiel fari, sed pluraj. Kompreneble tio estas mia opinio.

7.02.2013

Fiero de kontraŭgejismuloj

Saluton. Esploro montris, ke eĉ 63% da geja junularo havas mortiĝajn pensojn. Laŭ mi tio ne estas stranga. Ili nur naskiĝis, kaj devas vidi ĉirkaŭ kontraŭgejismon, malamon, agreson vortan kaj fizikan kontraŭ si. Ili povas fidi al neniu, do ili sentas solecon. Kontraŭgejismuloj povas esti fieraj de si.

Se Vi volas, por ke Via infano mortiĝu, plu reklamu malamon kaj kontraŭgejismon.

La katolika Preĝejo nomas gejojn civiteco de la morto, sed nun vidi, kiu kondukas kiun al l' morto.

5.02.2013

Vizito en oficejo de laboro kaj malsano de frato

Saluton. Mi hodiaŭ estis en oficejo de laboro. Mi ricevis neniun laboron. Unuflanke tio estas bona, ĉar mi havos pli da tempo por Esperanto kaj la blogo.

Alia novaĵo estas malsano de mia frato :( Deziru resanon al li.

2.02.2013

Mezuro de humaneco

Saluton. Mezuro de nia humaneco estas nia sinteno pri aliaj homoj. Nuntempe en Pollando daŭras akra disputo pri vivasocianaj paroj, ankaŭ gejaj. Kiel homo, kiu deziras pereon de gejoj aŭ aliaj minoritatoj, povas opinii pri si, ke estas humaneca? Kiel homo, kiu volas ĝeni al gejoj aŭ minoritatoj sen grava kaŭzo, povas opinii pri si, ke estas humaneca? Kiel homo, kiu malamas gejojn aŭ aliajn minoritatojn, povas opinii pri si, ke estas humaneca?

Mi estas tolerema. Mi ne sentas kaŭzon por turmenti iun nur tial, ke li estas alia. Mi vivas laŭ principo: Vivu kaj lasu al aliaj vivi. Mi deziras kredon je la principo al Vi.

Mi jam skribis pri toleremo ĉi tie.