Tradukilo

28.06.2013

Mi spektis la televidserion en televido

Saluton. Hieraŭ mi unufoje spektis televidserion "Mia eta poneo" en televido. Ĝis tiu tempo mi vidis la televidserion nur en l'interreto.

Unue - mi hieraŭ havis liberan hejmon. Due - ekde ne longe mi havas aliron al televido Mini Mini+.

27.06.2013

Mi ekamis porteblajn komputilojn

Saluton. Mi en ne malproksima tempo ne ŝatis porteblajn komputilojn, sed nun mi ŝatas, kaj eĉ ŝategas, porteblajn komputilojn. Mi opiniis, ke porteblaj komputiloj ne estas komfortaj. Nune mi scias, ke eble kutimiĝos al porteblaj komputiloj. Eĉ tuŝplato ne estas jam problemo por mi. Malgranda kvalito de laŭtparoliloj ankaŭ ne estas problemo, ĉar muziko eblas aŭskulti per aŭskultiloj.

Mi povas uzi porteblan komputilon, kiam mi ne povis uzi normalan komputilon. Temas pri tio, ke miaj fratinoj ŝatas dormi ĝis tagmezo, kaj en ilia ĉambro staras normala komputilo. En kazo de portebla komputilo tio ne estas problemo. Tio farigas porteblan komputilon bonega.

Mi jam scias, ke mia nova komputilo estos portebla.

19.06.2013

15.06.2013

La morto kaj sepultado de frato :(

Saluton. Dum kelke da tagoj mi ne estis en interreto pro la morto kaj sepultado de frato.

Jes, mi memoras, ke mi skribis en antaŭa enskribaĵo pri reveno de frato el hospitalo, sed l'vivo iam estas stranga :(

3.06.2013

Post geedzigo

Saluton. Jam estas post geedzigo. Mi sentas malbone dum tiaj entreprenoj, ĉar mi estas 5-a rondo ĉe ĉaro. Ĉiuj babilas kaj ludas, nur mi sidas silente en angulo, sed tiomete da alkoholo savas situacion.