Tradukilo

28.02.2013

Animacio de infaneco

Saluton. Dum mi estis eta infano, mi tre ŝatis spekti animacion "Dastardly and Muttley in their Flying Machines"*. Mi opiniis, ke la animacio estas plej amuza en la mondo. Bedaŭrinde dum mia infaneco mi povis spekti nur 2 epizodojn, ĉar mi spektis ĝin de VHS-kasetoj. Feliĉe mi nun povis ekspekti la animacion en televido.

La animacio estas tre simila al "Tom kaj Jerry" aŭ "Wile E. Coyote and Road Runner". Kvaropa Eskadro de Vulturo havas taskon kapti poŝtan kolombon, por ke la kolombo ne kapablu transporti leterojn. Kompreneble la Eskadro de Vulturo detruis multe da aviadiloj kaj aliaj veturiloj. Kontraŭe ol en "Tom kaj Jerry" kaj "Wile E. Coyote and Road Runner" en la animacio estas dialogoj kaj estas pli multe da figuroj. La animacio estas de jaroj 1969-1971.

Figuroj
Dick Dastardly - estro de Eskadro de Vulturo
Muttley - hundo, ridas kiel hieno, scias flugi per vosto kiel rotoro, avida por medaloj
Zilly - timulo
Klunk - konstruisto de flugantaj maŝinoj, diras strange, do komprenas lin nur Zilly
generalo - estro de Dastardly, li neniam aperas nur ekrano, oni nur lian voĉon aŭdas el telefono kaj vidas ŝultron, kiu ankaŭ eliras el telefono
Yankee Doodle Pigeon - kolombo, kiun devas halti Eskadro de Vulturo

Dastardly kaj Muttley estas ankaŭ ĉefaj figuroj en "Wacky Races" kaj en aliaj animacioj.

* Titoloj
originala: Dastardly and Muttley in their Flying Machines
pola antaŭa: Wredniak i Bałwan w swych latających maszynach
pola nuntempa: Dastardly i Muttley
Esperanta tradukita de mi: Dastardly kaj Muttley en siaj flugantaj maŝinoj


Wredniak i Bałwan w swych latających maszynachDastardly i Muttley



Mi uzis anglajn titolojn, ĉar titoloj ne havas Esperantajn versiojn, do mi ekuzis originalajn titolojn, por ke blogo estu internacia. Cetere eĉ en interno de unu lando eblas kelke da titoloj.

Brak komentarzy:

Prześlij komentarz

Dankon por ĉiu komento.