Tradukilo

29.01.2013

Jaro de Julian Tuwim

Saluton. Pro 60-a datreveno de morto de Julian Tuwim pola registaro oficiale fondis jaron 2013 jaro de Julian Tuwim. Tio estas bonega novaĵo, ĉar J. Tuwim estis ne nur tre bona kaj ŝata pola poeto, sed ankaŭ estis aktiva Esperantisto. Tuwim verkis en pola lingvo kaj en Esperanto. Julian Tuwim estis ankaŭ poligloto kaj tradukisto.

Pli pri Julian Tuwim
Tuwim kaj Esperanto

27.01.2013

Radio Muzaiko

Saluton. Mi jam rekomendis kelke da Esperantaj kantoj, sed se Vi volas pli da muziko, mi rekomendas radion Muzaiko. Tie estas Esperanta muziko kaj ne nur muziko. Kia muziko estas ludata de la radio? Diversa, do ĉiu trovas ion por si en la radio.

Muzaiko - tuttempa esperanta retradio
Supera reklambendo ankaŭ estas ligilo, do Vi povas klaki ĝin.

24.01.2013

Toleremo

Saluton. Mi konsideras, ĉu Esperantistoj estas toleremaj. Verŝajne Esperantistoj estas diversaj, ĉar Esperanto estas por ĉiuj. Ĉiaokaze mi estas tolerema. Mi toleras Negrojn, Judojn, alikredantojn, ateistojn, homojn el aliaj landoj, gejojn, komunistojn kaj aliajn minoritatojn. Mi nur ne ŝatas homojn, kiuj ne estas toleremaj. Ili ŝajnas malami minoritatojn, kaj mi preferas pacon ol militon.

Ni devas doni atestilon de toleremo, ĉar minoritatoj ne meritas por malami ilin.

Mi profunde kredas je principo: Vivu kaj lasu al aliaj vivi.

22.01.2013

Tagoj de avino kaj avo

Saluton. Hieraŭ en Pollando estis tago de avino, kaj hodiaŭ estas tago de avo. Pro tio mi deziras plej bonan ĉion al ĉiuj avinoj kaj avoj.

21.01.2013

Trinku lakton, Vi estos Nobel-premiito ;)

Saluton. Britaj sciencistoj ekesploris, kio diversas naciojn, el kiu estas plej Nobel-premiitoj. Esploroj montris lakton. Svedanoj estas nacio, kiu havas plej Nobel-premiitojn kaj plej grandan trinkon da lakto.

Iam pola televido diris: "trinku lakton, vi estos granda", kaj hodiaŭ eblus ekdiri: "trinku lakton, vi estos Nobel-premiito" ;) Tio bonege, ĉar mi ŝatas trinki lakton.

20.01.2013

Flekso de ekrano

Saluton. Antaŭe mi pensis, ke fleksi ekranon estas stulta, sed ĉarmis min uzo de tiu eco praktike.

Samsung flexible el CES 2013
Samsung flexible el CES 2013

Ĉu tio ne estas saĝega? Anstataŭ uzi du ekranojn LCD estas sufiĉa uzi unu ekranon OLED kun ebleco fleksi.


Ankoraŭ filmeto





Ankoraŭ unu saĝa uzo de fleksa ekrano

Televidilo Curved OLED el CES 2013
Televidilo Curved OLED el CES 2013

Antaŭe televidiloj havis malkonkavajn ekranojn, kontraŭe la televidilo havas konkavan ekranon.

Pli pri OLED

18.01.2013

Esperanta muziko

Saluton. Mi promesis, ke mi skribos pri Esperanta muziko, do mi faras tion.

Roka muziko
Dolchamar - Ni chiuj ni
Dolchamar - La Fariseo
Dolchamar - Junaj idealistoj
Esperanta Muziko - Mi brilu plu

Rapmuziko
Tone: Esperanto estas nova kanto

Kristnaska kanto
Paca Nokt'

Alia muziko
(ESPERANTO-MUZIKO) Kurso de Esperanto - Inicialoj DC
Esperanto - Vespere
Esperanto Desperado - Dancu
Kajto - La Velŝipo Magdalena

Ĉiuj superaj ligiloj direktas al YouTube.

Kompreneble Esperantaj muzikoj estas pli. Mi esperas, ke rekomendataj kantoj de mi plaĉas al Vi. Fine estas ankoraŭ unu kanto.




17.01.2013

Kiel ludas NES-ajn ludojn per komputilo?

Saluton. Mi skribis hieraŭ pri NES, kaj mi skribos hodiaŭ, kiel ludebli NES-ajn ludojn per komputilo. Aĝo de NES pasis, sed plu eblas ludi ludojn de NES per komputilo.
  1. elŝutu simulilon (softvaro, per kiu eblas ludi NES-ajn ludojn) el interreto. (Mi rekomendas NnnesterJ),
  2. elŝutu ludojn, kiuj estas preferitaj de Vi, el interreto,
  3. malfermu elektitan ludon per simulilo.
Iuj retpaĝoj ofertas ludi rekte en interreto.

Mi deziras agrablan ludon al Vi :)

16.01.2013

NES (Pegasus)

Saluton. Verŝajne multe da Vi memoras NES-n. NES estas ludkonzolo de firmao de Nintendo. En Pollando estis versio malleĝa, kiu nomas Pegasus. Per Pegasus eblas ludi malleĝajn ludojn.

Pegasus
Pegasus


Mario
Flaga ludo de Nintendo kaj por ludkonzolo NES estas "Mario Bros.", kaj Mario estas same, kiel Miĉjo Muso por Disney. Tiel estas ĝis hodiaŭ.

Super Mario Bros en EsperantoSuper Mario Bros en Esperanto
"Super Mario Bros." en versio Esperanta

Plej preferita ludo de mi
Ludo, kiu plej plaĉas al mi, estas "Adventure Island 2".

15.01.2013

J-roko

Saluton. Hodiaŭ mi skribos pri J-roko (japana roka muziko). Mi ŝatas aŭskulti J-rokon, sed kompreneble ne nur. Mi ankaŭ ŝatas aŭskulti alian muzikon, sed eble mi skribos pri tio future. Future eĉ mi skribos pri Esperanta muziko. Mi ŝatas grupojn: X Japan, Dir en grey, An Cafe, One Ok Rock kaj mortinta solisto hide (skribi per malgranda litero). Hide estis gitaristo de X Japan, sed la grupo haltis ekzisti, kaj poste li mortis :(





Sur la fino dankon por Viaj komentoj. Agrable scii, ke mi jam havas legantojn :)

14.01.2013

Lernu.net - Lernu Esperanton ;)

Saluton. Se vi volas eklerni Esperanton, mi rekomendas Lernu.net. Tie estas tre bonaj kursoj de Esperanto, forumo kaj babilejo, do konebli multe da Esperantistoj el multaj landoj. Lernu.net skribas pri si:


lernu! estas plurlingva paĝaro, kiu celas helpi al retemuloj informiĝi kaj lerni la internacian lingvon Esperanto, senpage kaj en facila maniero.
Esperanto estas vivanta lingvo tre taŭga por facila komunikado.

Simbolo de Lernu.net
Simbolo de Lernu.net

13.01.2013

Finalo de WOŚP

Saluton. Hodiaŭ estas 21-a finalo de Wielka Orkiestra Świątecznej Pomocy (WOŚP) (Esperante: Granda Orkestro de Festa Helpo). WOŚP ludas (kolektas monon) ĉiujare, en ĉiu dua dimanĉo de januaro. WOŚP ludas kutime por malsanaj infanoj, sed en tiu jaro ankaŭ por maljunuloj. Ĉiu finalo de WOŚP estas granda festo en Pollando. WOŚP ludu  ĝis fino de la mondo kaj pli unu tago - tiel diras fondisto de WOŚP - Jerzy Owsiak :)

Simbolo de WOŚP
Simbolo de WOŚP

Redakto
Legantoj informis min, ke estas "oficiala" nomo de WOŚP: "Granda Orkestro de la Kristnaska Helpo" aŭ "Granda Orkestro de Kristnaska Bonfarado". Dankon por la legantoj.

12.01.2013

Saluton

Saluton. Mia nomo estas Daniel. Mi loĝas en Pollando (patrujo de Esperanto). Mi havas 26 (dudek ses) jarojn. Mi estas viro. Mi fondis tiun blogon por lerni kaj reklami Esperanton. Mi ne skribos nur pri Esperanto. Pardonu min por eraroj, se iuj estos.

La ideo por blogo devenas el blogo de Japanino, kiu skribis, ke dank' skribi polan blogon, ŝi lernas polan lingvon. Jen ligilo al ŝia blogo - http://momo-japonia.blog.onet.pl/

Dankon por la Japanino kaj mi invitas al mia blogo.