Tradukilo

15.05.2013

Mia Esperanto iras al arbaro :(

Saluton. Lastatempe mi malpli ofte skribas en la blogo. Unue - printempo kaj malsano de frato aldonis al mi laboron. Due - manko de temoj kaj lerteco de uzi Esperanto. Trie (eble plej grave) - en ĉiu libera momento mi legas rakontojn fan fiction pri poneoj (vidu mian antaŭan enskribaĵon).

Bedaŭrinde ankaŭ mi malpli lernas kaj legas Esperante. Tio kaŭzas, ke mia Esperanto, kiu estas apenaŭ en nivelo A, iras al arbaro. Mi esperas, ke future estos pli bona.

Revenante al poneoj, mi povus diri, ke rakontoj fan fiction estas pli bonaj ol televidserio. Mi nun estas antaŭ legi 2 tre longajn, sed eble interesajn, rakontojn.

2 komentarze:

  1. Ne kapitulacu! Kompreneble, ke ne ĉiam estas tempo por Esperanto. Se vi jam scipovas tiel multe, ke ne indas rezigni. Kiam vi havos malpli da okupoj vi povos denove okupiĝi pri la lingvo.

    OdpowiedzUsuń

Dankon por ĉiu komento.