Tradukilo

25.03.2013

Tokio Hotel - Schrei en Esperanto

Saluton. Mi ekvolis, ke mi tradukigos kanton de Tokio Hotel. La kanto estas unu el pli popularaj kantoj de la muzikgrupo. Temas pri "Schrei". La kanto estas en germana lingvo, sed mi apogas pri pola versio.



Kriu

Vi ekstaras kaj ili diras al vi, kien vi devus iri
Kaj kiam jam vi estas tie, vi aŭdas ankoraŭ, kion vi devus pensi
Dankon, tio estis sekva vere sukcesa tago!
Vi ne diras kaj neniu demandas al vi, ĉu vi volas tion.

Ne ne ne ne ne ne ne ne
Ne ne ne ne ne ne ne ne!

Kriu!
Ĝis vi estos mem
Kriu!
Kaj se ĝi estas lasto
Kriu!
Eĉ, se tio faras doloron
Kriu tiel laŭte, kiel estas eble

Kriu...

Atendu ratkaptistojn, ili atendas ĉie
Ili persekutas kaj invadas vin el ilia kaŝejo
Ili promesas al vi ĉion, kion vi neniam deziris
Kaj estos tro malfrue, vi tiam bezonos...

Ne ne ne ne ne ne ne ne
Ne ne ne ne ne ne ne ne!

Kriu!
Ĝis vi estos mem
Kriu!
Kaj se ĝi estas lasto
Kriu!
Eĉ, se tio faras doloron
Kriu tiel laŭte, kiel estas eble

Revenu al eko, nun alvenas nia tempo
Permesu al ili scii, kiu vi estas
Kriu tiel laŭte, kiel estas eble, kriu!
Nun estas nia tempo

Kriu!
Ĝis vi estos mem
Kriu!
Kaj se ĝi estas lasto
Kriu!
Eĉ, se tio faras doloron
Kriu tiel laŭte, kiel estas eble

Kaj nun silentu

Ne!
Ĉar vi estas mem
Ne!
Ĉar ĝi estas lasto
Ne!
Ĉar tio tiel faras doloron

Kriu tiel laŭte, kiel estas eble
Ne! Ne! Ne! Ne! Ne! Ne!
Kriu tiel laŭte, kiel estas eble

Kriu!






Mi esperas, ke mi ne faris eraron.

22.03.2013

Klaku.net

Saluton. Se Vi volas montri interesajn Esperantajn ligilojn al Esperantistoj, la paĝaro estas por Vi. Se Vi volas vidi kaj klaki interesajn Esperantajn ligilojn, ankaŭ la paĝaro estas por Vi. Vidu mem Klaku!

Reklambendo de Klaku.net

19.03.2013

La senco ne ekzistas

Saluton. Eblas demandi: por kio homoj spiras? Por vivi. Eblas plu demandi: por kio homoj vivu? Tiel oni demandas eble verŝajne sen fino, do la senco ne ekzistas.

Trankviliĝu! Vi ne devas ĉagreni pro tio. Tio estas nur kuriozaĵo.

10.000 da ŝatantoj de Lernu en la Facebook

Saluton. Reta paĝaro Lernu havas jam 10.000 ŝatantojn en la Facebook. Gratulon. Mi rememoros, ke Lernu estas paĝaro, kiu lernas Esperanton. Mi skribis pri tio tie ĉi: Lernu.net - Lernu Esperanton ;)

Lernu en Facebook

Mi rekomendas ankaŭ oficialan Google+-paĝon pri Lernu kaj paĝo de Lernu.

Antaŭ ol mi legis pri Esperanto en interreto, mi ne sciis, ke Esperantistoj estas tiom multaj. Nun ŝatantoj Lernu en Facebook estas eĉ 10.000. Kaj kiom da Esperantistoj estas ĉiom? Verŝajne multe pli multe.

Simbolo de Lernu.net
Simbolo de Lernu.net

13.03.2013

Mi vivas

Saluton. Jam de antaŭe mi ne skribis. Ne ĉagrenu! Mi plu vivas kaj mi ne forlasos tiun blogon. Lastatempe mi ne havas temojn por skribi, sed baldaŭ mi havos. Tiuj temoj fariĝos nuntempa future.

Intertempe mi plenumas profilon en Google+. Mi ankaŭ ree legas romanon "Gerda malaperis!" de Claude Piron.

9.03.2013

Komentoj por ĉiuj kaj reveno de vintro

Saluton. Pardonu min. Hieraŭ mi rimarkis, ke malensalutantoj ne havas eblecon skribi komentojn en mia blogo. Feliĉe mi rimarkis la eraron kaj riparis ĝin. Ankaŭ de hieraŭ ne estas bilda tasko por skribi komentojn.

Cetere ĉe mi estas akra reveno de vintro. Jam printempa vetero estis, kaj nun ree estas vintro kaj multe da neĝo.

8.03.2013

Lech Wałęsa sendas gejajn deputitojn al lastaj vicoj de Sejmo

Saluton. Estas honto paroli pri tio, sed eksprezidento de Pollando Lech Wałęsa diris, ke gejaj deputitoj devus sidi ĉe lastaj vicoj de Sejmo, kaj eĉ post muro.

Laŭ mi sinjoro Wałęsa devus sidi ĉe lasta vico, ĉar li faras honton por Pollando montrante sian malamon.

Antaŭe ol ofendi iun, komence oni devas ekpensi, ĉu oni ne ofendas iun, kiu estas tre grava por ni. Oni devas ankaŭ havi kunsenton kaj empation.

6.03.2013

Kantoj de Lacurbo en Esperanto

Saluton. Mi pensis, ke mi provos min en traduko de kantoj. Kantoj estas simplaj, facilaj, por infanoj kaj de televidserio "Lacurbo". La televidserio estas islanda, sed mi tradukos polan version. Kantoj, kiujn mi tradukos, estas du.

Titoloj de televidserio
Originala islanda: Latibær
angla: LazyTown
pola: Leniuchowo
Esperanta: Lacurbo

Pli pri Lacurbo


Ĉio estas ebla
Na na na na na na na
Estas ebla ĉio
Na na na na na na na
Tio estas ebla tiel

Hoj!
Eĉ dum al vi en vivo iras tre malbone
Ne ĉagrenu
Kiam fariĝos nokte tago
Vi ekkonos tiom da ŝanĝoj
Kvankam vi scipovas mem

Ni kantu:
Na na na na na na na
Estas ebla ĉio
Na na na na na na na
Tio estas ebla tiel

Na na na na na na na
Estas ebla ĉio
Na na na na na na na
Tio estas ebla tiel





Bing Bang
Bing bang rikitang
Tiajn vortojn mi kantas dum danco
Bing bang rikitang
Kvankam la vortoj estas hodiaŭ sen signifo
Ne pigru, ĉar estas tempo de danco
Tiom da ĝojeco danco donos al ni.

Kune hop hop vi supren saltu
Turniĝu kaj sekvante klaku per manoj
Hop hop supren saltu
Plej grave estas ludi





En futuro mi eble provos traduki pli da kantoj.

2.03.2013

Mia paradizo

Saluton. Hodiaŭ mi prezentos mian imagaĵon de paradizo.

Estas nur unu afero, kiun deziras homo. Tio estas feliĉo, kaj pli perfekte sento de feliĉo. Do en mia paradizo estus nur sento de feliĉo. Ĉiuj aliaj aferoj estas senbezonaj. Amo, familio, bongusta manĝo, sukceso, vivo, ĝojeco, televido, manko de doloro, manko de enuo kaj multe da aliaj aferoj estas nur rimedo al celo. La celo estas sento de feliĉo, do sento de feliĉo estas sufiĉa.

Kio Vi pensas pri mia paradizo? Ĉu Vi ŝatus vivi* en mia paradizo? Kiel aspektas Via paradizo?

* En mia paradizo ne estus vivo, do ĝuste mi devas ekdemandi: Ĉu Vi ŝatus ekzisti en mia paradizo?

1.03.2013

Fabeloj de la Fratoj Grimm

Saluton. Mi ĵus finis legi "Fabelojn de la Fratoj Grimm". Mi legis por lerni Esperanton ne sciante, kiom da raviteco estos ĉe mi. Certe Vi pensas: "ĝi estas por infanoj". Vi estas erare. En "Fabeloj de la Fratoj Grimm" estas multe da sango kaj kruelo. Frato mortigas fraton, duonpatrino restas infanojn en arbaro pro malriĉeco, edzino de fiŝkaptisto volas esti papo, homo, kiu volas lerni timon, renkontas mortintojn kaj monstrojn, Kamarado Gaja ruzigis Sanktan Petron, princino ĵetas ranon al muro. Vi scios, kiel revivas homon. La fabeloj estas ankaŭ interesaj. Vi estos en mondo de kasteloj, gereĝoj, regnoj, belegaj princinoj, princoj, dirantaj bestoj, sorĉoj kaj Vi lernos Esperanton. Vi estos en mondo, en kiu bono ĉiam venkas. Mi rekomendas.

Vi konas nuntempan version, sed originalaj fabeloj estas tiaj, kiaj supere mi skribis.

Ĉiuj fabeloj estas 201, sed tradukitaj al Esperanton estas nur 28.