Tradukilo

30.11.2013

Lasta tago sen kafo kaj teo

Saluton. Mi ne trinkas kafon kaj teon jam de 8 tagoj, sed morgaŭ estos fino la paŭzo :)

Cetere hodiaŭ ĉe mi unue neĝas. Bedaŭrinde, la neĝo ne restos, ĉar estas +1 grado da Celsio.

28.11.2013

La novigo de Vindozo 8

Saluton. Antaŭ hieraŭ mi novigis Vindozon al versio 8.1. Homoj skribis interrete, ke ili estis havintaj grandajn problemojn post la novigo. Feliĉe mi havis nur problemon kun programaro de printilo, sed sufiĉis reinstali ĝin. Versio 8.1 estas pli amika por homoj, kiuj ankoraŭ bone ne konas Vindozon 8.

Mi ne scias kial, sed al mi doloras gamboj :(

Jam de 6 tagoj mi ne trinkas kafon kaj teon. Plu nur kelke da tagoj de la paŭzo :)

23.11.2013

La 4-a sezono de My Little Pony

Saluton. Hodiaŭ estas tago, por kiu atendis ĉiuj bronies (Esperante fratponeoj) dum multe da monatoj. Hodiaŭ estas komenco de 4-a sezono de televidserio My Little Pony (Esperante Mia Eta Poneo).

Twilight Sparkle alicorn
Twilight Sparkle
Mia Eta Poneo en Vikipedio (EO)


Cetere hodiaŭ estas mia 1-a tago sen kafo kaj teo, sed tio ne estas nenormala tago, ĉar mi kutime ne trinkas kafon kaj teon ĉiusabate.

22.11.2013

La paŭzo de kafo kaj teo

Saluton. Mi decidis, ke mi de morgaŭ faros paŭzon de kafo kaj teo, ĉefe de kafo. La paŭzo daŭros ĝis dimanĉo 1-a de decembro.

19.11.2013

La gasto

Saluton. Hieraŭ vespere venis mia fratino. Mia fratino loĝas ĉe sia edzo, sed ŝi venis al hejmo por 2 tagoj kiel gasto.

16.11.2013

La nova tapetopupitro

Saluton. Hieraŭ mi ŝanĝis tapetopupitron en mia komputilo.

Mi ne havas pri kio skribi, tempon ankaŭ tro multe, sed mi volis doni signon de vivo.