Tradukilo

Pokazywanie postów oznaczonych etykietą tolero. Pokaż wszystkie posty
Pokazywanie postów oznaczonych etykietą tolero. Pokaż wszystkie posty

11.05.2014

La granda venko de toleremo

Saluton. Ĉi-tiujaran Eŭrovido-Kantokonkurson gajnis Conchita Wurst (Tom Neuwirth), viro, kiu aspektas kiel virino, sed estas havanta barbon.

Ne grave kiu Vi estas. Grave kion Vi faras kaj kiom da bone faras tion. Tio estas granda venko de toleremo. Gratulon al Conchita Wurst kaj Aŭstrujo.

Pri Tom Neuwirth en Esperanta Vikipedio

Venka kanto

5.03.2014

Kristanoj estas fiuloj

Saluton. La Ugando (lando en l'Afriko) volas malliberejigi gejojn ĝis l'fino de ilia vivo pro religio. La Ugando estas kristana lando. Tio estas pli bona, ĉar antaŭe oni volis mortigi.

Kompreneble, mi komprenas, ke eblas malŝati gejojn, kvankam mi estas tolerema, sed mi ne komprenas persekuti pro religio. Kristanoj estas fiuloj kaj malbonaj homoj.

16.04.2013

Mi estas ateisto

Saluton. Hodiaŭ mi skribos, ke mi estas ateisto. Multe da homoj opinias, ke ĉiu ateisto estas malbona kaj ĉiu ateisto devus esti silenta. Laŭ mi tio estas bona, ke ateistoj kaj aliaj minoritatoj publike diras, kiuj estas, ĉar tiel ili per propra ekzemplo kontraŭas malbonajn kliŝaĵojn.

Afiŝtabulo: mi ne mortigas, mi ne ŝtelas, mi ne kredas
Afiŝtabulo: mi ne mortigas, mi ne ŝtelas, mi ne kredas...

7.02.2013

Fiero de kontraŭgejismuloj

Saluton. Esploro montris, ke eĉ 63% da geja junularo havas mortiĝajn pensojn. Laŭ mi tio ne estas stranga. Ili nur naskiĝis, kaj devas vidi ĉirkaŭ kontraŭgejismon, malamon, agreson vortan kaj fizikan kontraŭ si. Ili povas fidi al neniu, do ili sentas solecon. Kontraŭgejismuloj povas esti fieraj de si.

Se Vi volas, por ke Via infano mortiĝu, plu reklamu malamon kaj kontraŭgejismon.

La katolika Preĝejo nomas gejojn civiteco de la morto, sed nun vidi, kiu kondukas kiun al l' morto.

2.02.2013

Mezuro de humaneco

Saluton. Mezuro de nia humaneco estas nia sinteno pri aliaj homoj. Nuntempe en Pollando daŭras akra disputo pri vivasocianaj paroj, ankaŭ gejaj. Kiel homo, kiu deziras pereon de gejoj aŭ aliaj minoritatoj, povas opinii pri si, ke estas humaneca? Kiel homo, kiu volas ĝeni al gejoj aŭ minoritatoj sen grava kaŭzo, povas opinii pri si, ke estas humaneca? Kiel homo, kiu malamas gejojn aŭ aliajn minoritatojn, povas opinii pri si, ke estas humaneca?

Mi estas tolerema. Mi ne sentas kaŭzon por turmenti iun nur tial, ke li estas alia. Mi vivas laŭ principo: Vivu kaj lasu al aliaj vivi. Mi deziras kredon je la principo al Vi.

Mi jam skribis pri toleremo ĉi tie.

24.01.2013

Toleremo

Saluton. Mi konsideras, ĉu Esperantistoj estas toleremaj. Verŝajne Esperantistoj estas diversaj, ĉar Esperanto estas por ĉiuj. Ĉiaokaze mi estas tolerema. Mi toleras Negrojn, Judojn, alikredantojn, ateistojn, homojn el aliaj landoj, gejojn, komunistojn kaj aliajn minoritatojn. Mi nur ne ŝatas homojn, kiuj ne estas toleremaj. Ili ŝajnas malami minoritatojn, kaj mi preferas pacon ol militon.

Ni devas doni atestilon de toleremo, ĉar minoritatoj ne meritas por malami ilin.

Mi profunde kredas je principo: Vivu kaj lasu al aliaj vivi.