Tradukilo

Pokazywanie postów oznaczonych etykietą tago. Pokaż wszystkie posty
Pokazywanie postów oznaczonych etykietą tago. Pokaż wszystkie posty

8.12.2014

30.11.2013

Lasta tago sen kafo kaj teo

Saluton. Mi ne trinkas kafon kaj teon jam de 8 tagoj, sed morgaŭ estos fino la paŭzo :)

Cetere hodiaŭ ĉe mi unue neĝas. Bedaŭrinde, la neĝo ne restos, ĉar estas +1 grado da Celsio.

28.11.2013

La novigo de Vindozo 8

Saluton. Antaŭ hieraŭ mi novigis Vindozon al versio 8.1. Homoj skribis interrete, ke ili estis havintaj grandajn problemojn post la novigo. Feliĉe mi havis nur problemon kun programaro de printilo, sed sufiĉis reinstali ĝin. Versio 8.1 estas pli amika por homoj, kiuj ankoraŭ bone ne konas Vindozon 8.

Mi ne scias kial, sed al mi doloras gamboj :(

Jam de 6 tagoj mi ne trinkas kafon kaj teon. Plu nur kelke da tagoj de la paŭzo :)

23.11.2013

La 4-a sezono de My Little Pony

Saluton. Hodiaŭ estas tago, por kiu atendis ĉiuj bronies (Esperante fratponeoj) dum multe da monatoj. Hodiaŭ estas komenco de 4-a sezono de televidserio My Little Pony (Esperante Mia Eta Poneo).

Twilight Sparkle alicorn
Twilight Sparkle
Mia Eta Poneo en Vikipedio (EO)


Cetere hodiaŭ estas mia 1-a tago sen kafo kaj teo, sed tio ne estas nenormala tago, ĉar mi kutime ne trinkas kafon kaj teon ĉiusabate.

22.11.2013

La paŭzo de kafo kaj teo

Saluton. Mi decidis, ke mi de morgaŭ faros paŭzon de kafo kaj teo, ĉefe de kafo. La paŭzo daŭros ĝis dimanĉo 1-a de decembro.

19.11.2013

La gasto

Saluton. Hieraŭ vespere venis mia fratino. Mia fratino loĝas ĉe sia edzo, sed ŝi venis al hejmo por 2 tagoj kiel gasto.

1.10.2013

La Monda Tago de Vegetarismo

Saluton. Hodiaŭ estas La Monda Tago de Vegetarismo. La festo estas en ĉiu jaro kaj ĝi reklamu vegetarismon.

Meme mi ne estas vegetarano, sed mi opinias, ke tio estas interesa kaj bona ideo.

22.02.2013

Pola lingvo estas Ą-Ę

Saluton. Hieraŭ estis Internacia Tago de la denaska lingvo. Pro tio Konsilaro de Pola Lingvo faris informadon "Pola lingvo estas Ą-Ę". La  informado voligu Polojn por uzi polajn diakritajn literojn.

Mi esperas, ke mia blogo estas legata de ne nur Poloj, do mi klarigos tion. En pola lingvo uzas latinajn literojn, sed estas ankaŭ kelke da diakritaj literoj. Bedaŭrinde uzi diakritajn literojn ne ĉiam estas konforta aŭ ebla. Pro tio iuj Poloj tajpas A anstataŭ Ą. Kutime tio kaŭzas eraran elparolon kaj ortografion. Iutempe tio kaŭzas ankaŭ alian senco.
  1. Spotkamy się w sądzie.
  2. Spotkamy się w sadzie.
Ambaŭ frazoj estas ĝustaj, sed havas aliajn sencojn.
  1. Ni renkontiĝos en juĝejo.
  2. Ni renkontiĝos en fruktoĝardeno.
En Esperanto estas simila. Ekzemple buso kaj buŝo.

Aliaj diakritaj polaj literoj:
granda: Ą, Ć, Ę, Ł, Ń, Ó, Ś, Ź, Ż
malgranda: ą, ć, ę, ł, ń, ó, ś, ź, ż

Kulpaj estas ankaŭ kreistoj de poŝtelefonoj, ĉar unu pola litero en poŝtelefono estas egala kelke da klasikaj literoj, do SMS-mesaĝoj estas pli mallongaj pro uzi polajn literojn.

Pli pri Internacia Tago de la denaska lingvo


Ankaŭ ni, Esperantistoj, ne evitu uzi diakritajn Esperantajn literojn. Eĉ ni evitu uzi sistemon-X, ĉar Esperantaj diakritaj literoj estas rekona signo de Esperanto. Ekzemple tajpante tiun blogon, mi kopias Esperantajn literojn.

17.02.2013

La Tutmonda Tago de Kato

Saluton. Hodiaŭ, 17-a de februaro, estas La Tutmonda Tago de Kato, nomata en Italujo La Tago de Nigra Kato. Ĉefa tasko de la tago estas konduki konscion de homoj al senhejmaj katoj.

Ĉu Vi havas katon aŭ katojn? Ĉu Vi ŝatas katojn? Mi havas unu katon kaj mi ŝatas ĝin kaj aliajn katojn.

22.01.2013

Tagoj de avino kaj avo

Saluton. Hieraŭ en Pollando estis tago de avino, kaj hodiaŭ estas tago de avo. Pro tio mi deziras plej bonan ĉion al ĉiuj avinoj kaj avoj.

13.01.2013

Finalo de WOŚP

Saluton. Hodiaŭ estas 21-a finalo de Wielka Orkiestra Świątecznej Pomocy (WOŚP) (Esperante: Granda Orkestro de Festa Helpo). WOŚP ludas (kolektas monon) ĉiujare, en ĉiu dua dimanĉo de januaro. WOŚP ludas kutime por malsanaj infanoj, sed en tiu jaro ankaŭ por maljunuloj. Ĉiu finalo de WOŚP estas granda festo en Pollando. WOŚP ludu  ĝis fino de la mondo kaj pli unu tago - tiel diras fondisto de WOŚP - Jerzy Owsiak :)

Simbolo de WOŚP
Simbolo de WOŚP

Redakto
Legantoj informis min, ke estas "oficiala" nomo de WOŚP: "Granda Orkestro de la Kristnaska Helpo" aŭ "Granda Orkestro de Kristnaska Bonfarado". Dankon por la legantoj.