Tradukilo

Pokazywanie postów oznaczonych etykietą esperanto. Pokaż wszystkie posty
Pokazywanie postów oznaczonych etykietą esperanto. Pokaż wszystkie posty

22.05.2016

Reklamu Esperanton en interretaj ludoj

Saluton. En interretaj ludoj oni ludas kontraŭ aliaj ludistoj, do eblas reklami Esperanton per Esperantaj uzantnomoj. Mirekomendas la retludojn:

Slither.io
Agar.io
Wings.io
Diep.io

Ĉu Vi konas pli da tiaj retludoj?

12.12.2015

Zamenhofa Tago

Saluton. 15-a de decembro estas naskiĝtago de Ludwik Zamenhof. Ludwik Zamenhof estas verkisto de Esperanto, do lia naskiĝtago estas festo de Esperanto.

Ludwik Zamenhof
Ludwik Zamenhof


Pli pri Zamenhofa Tago en Esperanta Vikipedio

11.11.2015

Ree pri Muzaiko

Saluton. Mi iam skribis pri Esperanta radio Muzaiko, sed mi volas ree reklami ĝin, ĉar ĝi estas bona ideo. Se Vi volas lerni Esperanton, aŭskulti Esperantan muzikon, ekkoni bonan muzikon, mi rekomendas la radion.

Adreso de l' retpaĝo: muzaiko.info

2.10.2015

Trajno "ESPERANTO" ? Nun estas ebleco ! Balotu!

Saluton. Karaj Esperantistoj! Bezonatas via helpo en voĉdonado! Pola fervojo, pere de fejsbuka paĝo PKP Intercity. Pociąg do podróży, starigis enketon pri la nomoj por kelkaj trajnoj. Inter ili estas proponata trajno "Esperanto" por la konekto inter Bjalistoko kaj Varsovio. Helpu kaj voĉdonu por la Esperanto-nomo de la trajno! La voĉdono daŭras ĝis la 6-a de oktobro kaj troveblas ĉi tie.

Dankon por Viaj voĉdonoj

Ligilo por via baloto

La baloto jam finiĝis. Nomo de "ESPERANTO" venkis :)

22.07.2015

20 000 da ŝatantoj de Lernu en la Facebook

Saluton. Reta paĝaro Lernu havas jam 20 000 ŝatantojn en la Facebook. Gratulon. Mi rememoros, ke Lernu estas paĝaro, kiu lernas Esperanton.



Simbolo de Lernu.net
Simbolo de Lernu.net


13.06.2015

La Eta Princo

Saluton. Mi finis legi libron "La Eta Princo" (originala titolo: Le Petit Prince) de Antoine de Saint-Exupéry. Mi rekomendas la libron ne nur por lerni Esperanton, sed ankaŭ por tio, ĉar ĝi estas tre bona libro. "La Eta Princo" estas facila libro, ĉar ŝajne estas por infanoj, sed al grandpersonoj l'libro ankaŭ estas rekomendata.

Pri "La Eta Princo" en Esperanta Vikipedio


Bindaĵo de La Eta Princo
Bindaĵo de La Eta Princo


13.04.2015

Eta kurso

Saluton. Hodiaŭ estos eta kurso de Esperanto. La kurso estas bilda. Bildaj kursoj estas bonaj, ĉar ili povas esti direktataj al ĉiuj nacioj.

Bilda kurso de Esperanto
Bilda kurso de Esperanto

15.10.2014

Muzaiko

Saluton. Mi skribis iam pri retradio Muzaiko, sed mi volas rememorigi pri la reta radio.

Mia instruistino de germana lingvo estis parolanta, ke oni devas aŭskulti lingvon, kiun vi volas lerni. Esperanton eblas aŭskulti per Muzaiko. Mi rekomendas.

5.08.2014

Aqua - Barbie girl en Esperanto

Saluton. Mi decidis tradukigi kanton de Aqua "Barbie girl". Mi tradukas el pola tradukaĵo.



Aqua - Barbie girl

Saluton, Barbie
Saluton, Ken
Ĉu vi volas ekveturi?
Certe, Ken
Saltu!

Mi estas Barbie en Barbie-mondo
Plastika vivo estas bonega
Kombu mian hararon, malvestigu min kie ajn
La fantazio, vivo estas via verko

Plu Barbie, ni komencu entreprenon

Mi estas Barbie en mondo-Barbie
Plastika vivo estas bonega
Kombu mian hararon, malvestigu min kie ajn
La fantazio, vivo estas via verko

Mi estas blondulino en mondo de fantazio
Vestigu min, faru tion strikte, mi estas via pupeto

Vi estas mia pupeto, rock'n'roll, sentu ĉarmon
Kisu ĉi tie, tuŝu tie

Vi povas tuŝi, vi povas ludi
Se vi diros: "Mi estas porĉiam via"

Mi estas Barbie en Barbie-mondo
Plastika vivo estas bonega
Kombu mian hararon, malvestigu min kie ajn
La fantazio, vivo estas via verko

Plu Barbie, ni komencu entreprenon!
Ah ah ah, yeah!
Plu Barbie, ni komencu entreprenon!
Ooh, ooh!
Plu Barbie, ni komencu entreprenon!
Ah ah ah, yeah!
Plu Barbie, ni komencu entreprenon!
Ooh, ooh!

Kaŭzu por mi iradas, paroladas, kion ajn vi deziras
Mi povas ludi kiel stelo, mi povas petegi sur genuoj
Saltu, estu mia amikino, ni faru ankoraŭ foje
Gajnu urbon, ni ludegu, ni iru en entreprenon!

Vi povas tuŝi, vi povas ludi
Se vi diros: "Mi estas porĉiam via"
Vi povas tuŝi, vi povas ludi
Se vi diros: "Mi estas porĉiam via"

Plu Barbie, ni iru en entreprenon!
Ah ah ah, yeah!
Plu Barbie, ni iru en entreprenon!
Ooh, ooh!
Plu Barbie, ni iru en entreprenon!
Ah ah ah, yeah!
Plu Barbie, ni iru en entreprenon!
Ooh, ooh!

Mi estas Barbie en Barbie-mondo
Plastika vivo estas bonega
Kombu mian hararon, malvestigu min kie ajn
La fantazio, vivo estas via verko

Mi estas Barbie en Barbie-mondo
Plastika vivo estas bonega
Kombu mian hararon, malvestigu min kie ajn
La fantazio, vivo estas via verko

Plu Barbie, ni komencu entreprenon!
Ah ah ah, yeah!
Plu Barbie, ni komencu entreprenon!
Ooh, ooh!
Plu Barbie, ni komencu entreprenon!
Ah ah ah, yeah!
Plu Barbie, ni komencu entreprenon!
Ooh, ooh!

Ken, mi ludas bonege
Jen Barbie, ni ĵus komencas
Ho, mi amas vin, Ken







Mi tradukis la kanton tiel, kiel mi kapablas. Cetere mi tradukis el pola tradukaĵo. Do eblas esti eraroj.

6.06.2014

La pluskvamperfekto

Saluton. Kvankam en moderna pola lingvo oni ne uzi pluskvamperfekton, mi penas fari tion. Mi ankaŭ en Esperanto uzas la pluskvamperfekton.


La pluskvamperfekto montras okazintaĵon, kiu okazis antaŭ okazintaĵo esprimita en preterito.

Ekzemplo
(EO) Mi fondis tiun blogon, ĉar mi estis volinta por la interreto esti pli Esperanta.
(PL) Założyłem tego bloga, ponieważ byłem chciał (aŭ chciałem był), żeby internet był bardziej esperancki.

Mi volis pli Esperantan interreton, poste mi pro tio fondis l'blogon.


Mi esperas, ke iu faros simile.

3.05.2014

Jam 1000 da membroj de grupo Esperanto en Google+

Saluton. Jam 1000 da membroj de grupo Esperanto en Google+.

Kompreneble, grupo de Lernu.net en Facebook havas super 15 mil da membroj, sed Google+ estas malpli populara.

Gratulon

Ligilo: Grupo Esperanto en Google+

1.03.2014

"Vere aŭ Fantazie" legita

Saluton. Mi legis "Vere aŭ Fantazie" de Claude Piron, tial mi ne estis skribanta ĉi tie.

Se Vi lernas Esperanton aŭ alian lingvon, mi rekomendas legi en tiu lingvo. Sur la komenco estos malfacile, sed poste estos pli bone.

15.10.2013

NESbox.com jam en Esperanto

Saluton. Mi ne volas laŭdiĝi, sed mi tradukis retpaĝon al Esperanto. NESbox.com estas retpaĝo kun ludoj NES kaj SNES, kiujn eblas ludi interrete.


Bildoj

Simbolo de NESbox.com
Simbolo de NESbox.com

Ludoj NESLudoj NES

Ludoj NES

Kompreneble, ludoj estas pli multaj.

Ligiloj

Mia enskribaĵo: NES (Pegasus)



Novaĵo
Esperanta versio estas korektita de @Novatago. Dankon al li.

Agrablan ludon :)

19.09.2013

Kial Esperanto?

Saluton. Mi eniris en artikolon pri Fluganta Spagetmonstro en la pola Vikipedio. Mi tiam rimarkis, ke apud angla nomo estas Esperanta nomo. Kial?

Kompreneble, estas agrabla por ni, Esperantistoj, sed stranga. Kial Esperanta nomo en la pola Vikipedio?

Fluganta Spagetmonstro en la pola Vikipedio
Parto de artikolo pri Fluganta Spagetmonstro en la pola Vikipedio (fonto)

Pri Fluganta Spagetmonstro en la Esperanta Vikipedio

9.07.2013

Mia eta poneo en Esperanto

Saluton. Esperantisto, SleepWalkDroid, asertas, ke li tradukis tutan unan sezonon de "Mia eta poneo". Tio estas bona novaĵo, ĉar mi opinias, ke Esperanto devas esti ĉie, kie estas populareco. Poneoj estas nuntempe popularaj kaj persone mi ŝatas ilin.

SleepWalkDroid skribis: Saluton ĉiuponeo! mi tradukis la tutan unuan sezonon de Mia Eta Poneo sed bedaŭrinde mi ne povas alŝuti ĝin al Youtube... (Vi ĉiuj jam scias la kialon) do momente mi alŝutas la kanton kaj espereble iam vi povos spekti ĝin plene. Elkore: Mekjo Tradukoj (fonto)


Opening de "Mia eta poneo" en Esperanto

Dankon al SleepWalkDroid



Mi ankaŭ iam tradukis Opening-n, sed unue - mi tradukis polan version, due - mi ne estas tia bona Esperantisto, kia SleepWalkDroid.

15.05.2013

Mia Esperanto iras al arbaro :(

Saluton. Lastatempe mi malpli ofte skribas en la blogo. Unue - printempo kaj malsano de frato aldonis al mi laboron. Due - manko de temoj kaj lerteco de uzi Esperanto. Trie (eble plej grave) - en ĉiu libera momento mi legas rakontojn fan fiction pri poneoj (vidu mian antaŭan enskribaĵon).

Bedaŭrinde ankaŭ mi malpli lernas kaj legas Esperante. Tio kaŭzas, ke mia Esperanto, kiu estas apenaŭ en nivelo A, iras al arbaro. Mi esperas, ke future estos pli bona.

Revenante al poneoj, mi povus diri, ke rakontoj fan fiction estas pli bonaj ol televidserio. Mi nun estas antaŭ legi 2 tre longajn, sed eble interesajn, rakontojn.

25.03.2013

Tokio Hotel - Schrei en Esperanto

Saluton. Mi ekvolis, ke mi tradukigos kanton de Tokio Hotel. La kanto estas unu el pli popularaj kantoj de la muzikgrupo. Temas pri "Schrei". La kanto estas en germana lingvo, sed mi apogas pri pola versio.



Kriu

Vi ekstaras kaj ili diras al vi, kien vi devus iri
Kaj kiam jam vi estas tie, vi aŭdas ankoraŭ, kion vi devus pensi
Dankon, tio estis sekva vere sukcesa tago!
Vi ne diras kaj neniu demandas al vi, ĉu vi volas tion.

Ne ne ne ne ne ne ne ne
Ne ne ne ne ne ne ne ne!

Kriu!
Ĝis vi estos mem
Kriu!
Kaj se ĝi estas lasto
Kriu!
Eĉ, se tio faras doloron
Kriu tiel laŭte, kiel estas eble

Kriu...

Atendu ratkaptistojn, ili atendas ĉie
Ili persekutas kaj invadas vin el ilia kaŝejo
Ili promesas al vi ĉion, kion vi neniam deziris
Kaj estos tro malfrue, vi tiam bezonos...

Ne ne ne ne ne ne ne ne
Ne ne ne ne ne ne ne ne!

Kriu!
Ĝis vi estos mem
Kriu!
Kaj se ĝi estas lasto
Kriu!
Eĉ, se tio faras doloron
Kriu tiel laŭte, kiel estas eble

Revenu al eko, nun alvenas nia tempo
Permesu al ili scii, kiu vi estas
Kriu tiel laŭte, kiel estas eble, kriu!
Nun estas nia tempo

Kriu!
Ĝis vi estos mem
Kriu!
Kaj se ĝi estas lasto
Kriu!
Eĉ, se tio faras doloron
Kriu tiel laŭte, kiel estas eble

Kaj nun silentu

Ne!
Ĉar vi estas mem
Ne!
Ĉar ĝi estas lasto
Ne!
Ĉar tio tiel faras doloron

Kriu tiel laŭte, kiel estas eble
Ne! Ne! Ne! Ne! Ne! Ne!
Kriu tiel laŭte, kiel estas eble

Kriu!






Mi esperas, ke mi ne faris eraron.

1.03.2013

Fabeloj de la Fratoj Grimm

Saluton. Mi ĵus finis legi "Fabelojn de la Fratoj Grimm". Mi legis por lerni Esperanton ne sciante, kiom da raviteco estos ĉe mi. Certe Vi pensas: "ĝi estas por infanoj". Vi estas erare. En "Fabeloj de la Fratoj Grimm" estas multe da sango kaj kruelo. Frato mortigas fraton, duonpatrino restas infanojn en arbaro pro malriĉeco, edzino de fiŝkaptisto volas esti papo, homo, kiu volas lerni timon, renkontas mortintojn kaj monstrojn, Kamarado Gaja ruzigis Sanktan Petron, princino ĵetas ranon al muro. Vi scios, kiel revivas homon. La fabeloj estas ankaŭ interesaj. Vi estos en mondo de kasteloj, gereĝoj, regnoj, belegaj princinoj, princoj, dirantaj bestoj, sorĉoj kaj Vi lernos Esperanton. Vi estos en mondo, en kiu bono ĉiam venkas. Mi rekomendas.

Vi konas nuntempan version, sed originalaj fabeloj estas tiaj, kiaj supere mi skribis.

Ĉiuj fabeloj estas 201, sed tradukitaj al Esperanton estas nur 28.