Tradukilo

20.05.2015

"The Witcher 3: Wild Hunt" jam en vendejoj

Saluton. Ludo "The Witcher 3: Wild Hunt" (originala nomo: Wiedźmin 3: Dziki Gon) estas jam en vendejoj.

Bedaŭrinde, mi neniam ludis la ludon, sed ĝojas al mi, ke la pola ludo gajnas l'tutan mondon :)


Wiedźmin 3: Dziki Gon
Wiedźmin 3: Dziki Gon


17.05.2015

Conchita Wurst en Pollando

Saluton. En Pollando, en urbo Kielce 27-a de junio kantos Conchita Wurst.

Conchita Wurst venkis en Eŭrovido-Kantokonkurso antŭjare por Aŭstrujo.

Pri Conchita Wurst en Esperanta Vikipedio


Venka kanto

4.05.2015

Testudoj Ninĵao (1987)

Saluton. Ĉu Vi memoras televidserion "Testudoj Ninĵao" (originala titolo: Teenage Mutant Ninja Turtles (TMNT)) el jaro 1987? Mi ne. Mi memoras nur, ke la televidserio estis en pola televido. Mi skribas tion, ĉar mi malkovris, ke TMNT havas mojosan intron. Eble iam mi pririgardos la televidserion.

TMNT en Esperanta Vikipedio